Sur Tasna (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Sur Tasna)
4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 22 nov. 2023.


La komunumaro Sur Tasna estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Inn/En. Ĝi havis 2497 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Zernez.

Komunumaro Sur Tasna
Blazono de la komunumaro Sur Tasna
Piz Linard, Sur Tasna
Mapo de la komunumaro Sur Tasna
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Ĉefloko Zernez
Koordinatoj  46° 4′ N 9° 3′ O / 46.067 °N, 9.050 °O / 46.067; 9.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 9° 3′ O / 46.067 °N, 9.050 °O / 46.067; 9.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2497 (2009-12-31)
Areo 483,84 km²
Loĝantardenseco 5 loĝantoj/km²
vdr

Geografio

redakti

La komunumaro Sur Tasna situas en Suba Engadino ambaŭ-flanke de la rivero Eno. Ĝia sudorienta parto apartenas al la Svisa Nacia Parko.

Trafiko

redakti

Tra la komunumaro pasas la engadina linio de Retia Fervojo kaj la kantona ĉefvojo n-ro 27 de la Malojopasejo tra Engadino al Tirolo. Por la fajna distribuo de la publika transportreto ekzistas diversaj poŝtaŭtolinoj.

Komunumoj de la komunumaro Sur Tasna

redakti

La komunumaro Sur Tasna konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Zernez estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Ardez 423 61.39 3741
  Guarda 179 31.42 3742
  Lavin 218 46.26 3743
  Susch 222 93.93 3744
  Tarasp 360 46.99 3745
  Zernez 1095 203.85 3746
Totale 6 2497 483,84

Historio

redakti

La komunumaro Sur Tasna estis kreita surbaze de la administracia reformo de la jaro 1851 el al malnova tribunalkomunumo Sur Tasna.[1]

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti