Malfermi la ĉefan menuon

Pri la komunumoRedakti

Zernez estas komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1095 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

GeografioRedakti

Zernez situas ĉe la alfluo de Spöl al Eno. Ĝi estas grava elirpunkto por migradoj al la Svisa Nacia Parko. Al la komunumo apartenas ankaŭ al frakcio Brail.

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Zernez limas en nordo al Lavin, en nordnordoriento al Ardez, en nordoriento al Tarasp, en oriento al Val Müstair, en sudoriento al Valdidentro (Italio), en sudo al Livigno (Italio), en okcidento al S-chanf, kaj en sudokcidento al Susch.

TrafikoRedakti

Tra Zernez pasas de okcidento al oriento al kantona ĉefvojo n-ro 27 de la Malojopasejo al Tirolo. De ĝi en Zernez deflankiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 28 al Fornopasejo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Retia Fervojo. De la stacidomo eliras diversaj poŝtaŭtolinioj.

LingvojRedakti

La ĉefa lingvo de Zernez estas la romanĉa. Malagraŭ modesta kresko de la romanĉlingva loĝantaro dum la lastaj jaroj pro almigro de germanlingvanoj, la elcentaĵo de romanĉlingvanoj malkreskis favore al la germana lingvo. Okaze de la popolnombrado de 1980 70,11% de la loĝantaro parolis la romanĉan kaj 22,50% la germanan. Dum la popolnombrado de 2000 61,11% parolis la romanĉan kaj 31,28% la germanan.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Zernez datiĝas el la jaro 1131 kiel Gumpo de Ernece. Sur la montetoj Muottas kaj Muottas da Clüs estis trovitaj restaĵoj de setlejoj el la bronzepoko kaj ferepoko. Sur la preĝeja monteto oni elfosis inter 1968 kaj 1971 romian setlejon kun ĉevalŝanĝejo. En la 12-a kaj 13-a jarcento la Senjoroj de Tarasp regis en Zernez. Tiuj havaĵoj transiris al la episkopo de ¨Koiro, kiuj ilin en la 14-a jarcento kiel feŭdo transdonis al la senjoroj de Planta de Zuozo. En la jaro 1367 en Zernez estis fondita la Diodoma Federacio. En la jaro 1499 kaj 1622 la vilaĝo estis dum militoj detruitaj. En la jaro 1652 la Zernez kun la ceteraj vilaĝoj de la valo sin liberaĉetis de Aŭstrio. [1]

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti