Avers (komunumaro)
La komunuaro Avers estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Malantaŭa Rejno. Ĝi havis 172 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ununura komunumo kaj ĉefloko estas Avers.
Komunumaro Avers | |
---|---|
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Ĉefloko | Avers |
Koordinatoj | 46° 28′ N 9° 30′ O / 46.467 °N, 9.500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ N 9° 30′ O / 46.467 °N, 9.500 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 172 (2009-12-31) |
Areo | 93,12 km² |
Loĝantardenseco | 2 loĝantoj/km² |
GeografioRedakti
La komunumaro Avers kongruas kun la valo de Avers, kiujn trafluas la Rejno de Avers, sudorienta fontrivero de Malantaŭa Rejno.
Komunumoj de la komunumaro AversRedakti
La ununura komunumo de la komunumaro Avers estas ĝia samnoma ĉefloko:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Avers | 172 | 93.12 | 3681 | |
Totale | 1 | 172 | 93,12 | 0211 |
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Avers datiĝas el la jaro 1292 kiel Anue. La komunumaro Avers estiĝis surbaze de la administracia reformo de Kantono Grizono en la jaro 1851 el la malnova tribunalkomunumo. Ek de 1902 Avers ankaŭ estas propra elektodistrikto kun deputito en la Granda Konsilio de Kantono Grizono, la kantona parlamento. [1]
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Avers – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)