Seewis en Prättigau
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seewis-Pardisla (stacidomo). |
Seewis en Prättigau | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Komunumaro | Seewis |
Koordinatoj | 46° 59′ 25″ N 9° 38′ 15″ O / 46.99028 °N, 9.63750 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 25″ N 9° 38′ 15″ O / 46.99028 °N, 9.63750 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1411 |
Areo | 49,63 km² |
Alteco | 937 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7212 Seewis Dorf 7214 Seewis-Schmitten 7214 Seewis-Pardisla |
Komunumkodo | 3972 |
![]() | |
Pri la komunumo
redaktiSeewis en Prättigau (en Esperanto ankaŭ Seewis en Pretigovio, en romanĉa lingvo Sievgia en il Partenz, en germana lingvo Seewis im Prättigau) estas komunumo de la komunumaro Seewis kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1411 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
redaktiLa komunumo Seewis situas norde de la rivero Landquart ĉe la nordokcidenta flanko de Pretigovio (germane Prättigau). La komunumo konsistas el la tri frakcioj Seewis-Dorf, Seewis-Schmitten kaj Seewis-Pardisla.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Seewis en Prättigau limas en nordnordokcidento al Nenzig (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordo al Brand en Vorarlbergo (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordnordoriento al Vandans (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordoriento al Schiers, en oriento kaj sudoriento al Grüsch, en sudo en unu punkto aliflanke de Landquart al Igis, en sudokcidento al Malans, en oriento al Jenins, kaj en nordoriento al Maienfeld.
Trafiko
redaktiEn la valo la komunumo estas konektita al la publika transportreto per la stacidomo Seewis-Pardisla de la linio de Retia Fervojo de Landquart al Davos respektive al Engadino. De la komunumo ankaŭ cirkulas poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Grüsch. Paralele al la fervojlinio pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 28 de la Rejnvalo al Engadino. De la stacidomo flanka vojo kondukas al Seewis-Dorf.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Seewis datiĝas el la jaro 1224 kiel de Sevve. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Seewis en Prättigau – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)