Seewis (komunumaro)

komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono
(Alidirektita el Komunumaro Seewis)

La komunumaro Seewis ĝis la 31-a de decembro 2015, kiam efikis organiza reformo, estis administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. La distrikto ekde la komenco de 2017 nomiĝas regiono Prättigau/Davos, sed krome identas al la antaŭa distrikto. La komunumaro havis 1 411 loĝantojn la 31-an de decembro 2009 sur areo de 49,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km².

Komunumaro Seewis
Blazono de la komunumaro Seewis
Blazono de la komunumaro Seewis
Seewis
Mapo de la komunumaro Seewis
komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Ĉefloko Seewis en Prättigau
Koordinatoj  46° 59′ N 9° 38′ O / 46.983 °N, 9.633 °O / 46.983; 9.633 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ N 9° 38′ O / 46.983 °N, 9.633 °O / 46.983; 9.633 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1411 (2009-12-31)
Areo 49,63 km²
Loĝantardenseco 28 loĝantoj/km²
vdr

La komunumaro Seewis konsistis (stato en 2011) el nur unu sola komunumo, nome ĝia ĉefloko Seewis en Prättigau:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Seewis en Prättigau Seewis en Prättigau 1411 49.63 3972
Totale 1 1411 49,63 0211

Historio

redakti

La komunumaro Seewis estiĝis el la malnova duontribunalkomunumo Seewis 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono kaj estis atribuita al la distrikto Unterlandquart. La distrikto Unterlandquart estis dissolvita finde de 1986 kaj ekde la 1-a de januaro 1987 la komunumaro Seewis apartenas al la distrikto Prättigau/Davos. Ĝis la 31-a de decembro 2010 la komunumoj Fanas kaj Valzeina apartenis ankaŭ al la komunumaro Seewis. Kun efiko de la 1-a de janauaro 2011 tiuj du iamaj komunumoj kuniĝis kun Grüsch, kaj ilia teritorio ek de tiam apartenas al la najbara komunumaro Schiers.[1]

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti