Distriktoj de kantono Neŭŝatelo

Kantono Neŭŝatelo konsistas el ses distriktoj, kiuj apartenas al kvar geografiaj regionoj. (Stato: 31-an de decembro 2010)

Distriktoj de kantono Neŭŝatelo
La geografiaj regionoj de kantono Neŭŝatelo
Distrikto Loĝantoj
(decembro 2010)
Areo
en km²
Ĉefloko Nombro da
komunumoj
Regiono
Boudry 38886 105.58 Boudry 15 Le Littoral
La Chaux-de-Fonds 38668 92.94 La Chaux-de-Fonds 3 Neŭŝatelaj Montoj
Le Locle 14099 143.70 Le Locle 7 Neŭŝatelaj Montoj
Neŭŝatelo (distrikto) 51'984 80.02 Neŭŝatelo 9 Le Littoral
Val-de-Ruz 15831 128.02 Cernier 16 Valo de Ruz
Val-de-Travers 11932 166.47 Môtiers (Val-de-Travers) 3 Valo de Travers
Totale (6) 172085 802.96 Neŭŝatelo 53

La teritorioj de la lago de Bielo kaj la lago de Neŭŝatelo, kiuj apartenas al kantono Neŭŝatelo estas rekte sub la kantona administracio kaj ne apartenas al iu ajn distrikto. Tiu areo sumas 86 km².

Funkcio de la distriktoj redakti

La kantona konstitucio de Neŭŝsatelo tekstas en la 4-a alineo de 1-a paragrafo de la konstitucio simple: "La kantono estas dividita en komunumoj, kiuj siavice estas unuigitaj al distriktoj". La artikolo 87 poste tekstas "La distriktoj estas la subdividoj de la kantono. La leĝo difinas ilian rolon." Unu rolo de la distriktoj estas, ke ili estas elektodistriktoj. Ekzistas tribunalaj distriktoj, kiuj estas la unuinstancaj tribunaloj.[1]

Notoj kaj referencoj redakti