Val-de-Ruz (distrikto)


La distrikto Val-de-Ruz estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havis 15831 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas la Cernier.

Distrikto Val-de-Ruz
Blazono de la distrikto Val-de-Ruz
Kastelo de Valangin
Mapo de la distrikto Val-de-Ruz
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo
Kantono Neŭŝatelo
Ĉefloko Cernier
Koordinatoj  47° 3′ N 6° 54′ O / 47.050 °N, 6.900 °O / 47.050; 6.900 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ N 6° 54′ O / 47.050 °N, 6.900 °O / 47.050; 6.900 (mapo)
Nombro de loĝantoj 15831 (2010-12-31)
Areo 128,02 km²
Loĝantardenseco 123,7 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2405
vdr

Geografio redakti

La distrikto Val-de-Ruz situas en la Valo de Ruz en la Neŭŝatela Ĵuraso. Norde de ĝin limas Vue-des-Alpes en sudo la ĵurasa ĉeno de Chaumont.

Komunumoj de la distrikto Val-de-Ruz redakti

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 ĉiuj komunumoj de Val-de-Rus krom Valangin kuniĝis al la nova komunumo Val-de-Rus. Tiel la distrikto konsistas ankoraŭ el la sekvantaj du komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Val-de-Ruz 15564 124.25 6487
  Valangin 429 3.76 6485
Totale 2 15993 128,02 2405

Komunumoj de la distrikto Val-de-Ruz ĝis fino de 2012 redakti

La distrikto Val-de-Ruz konsistis ĝis fino de 2012 el 16 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Cernier estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Boudevilliers 785 12.58 6471
  Cernier 2222 9.11 6472
  Chézard-Saint-Martin 1795 13.05 6473
  Coffrane 676 6.49 6474
  Dombresson 1582 12.77 6475
  Engollon 99 2.62 6476
  Fenin-Vilars-Saules 820 6.48 6477
  Fontainemelon 1647 2.45 6478
  Fontaines NE 1105 10.14 6479
  Le Pâquier 209 9.58 6483
  Les Geneveys-sur-Coffrane 1477 7.86 6480
  Les Hauts-Geneveys 859 7.95 6481
  Montmollin 546 4.06 6482
  Savagnier 1167 8.55 6484
  Valangin 409 3.76 6485
  Villiers 433 10.57 6486
Totale 16 15831 128,02 2405

Komunuma kuniĝo redakti

Per baloto de la 27-a de novembro 2011 la voĉdonantaro de 15 komunumo de la distrikto decidis kunigon de iliaj komunumoj. Tiel krom Valangin ĉiuj komunumoj de la distrikto kun efiko de la 1-a de januaro 2013 junuiĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti