Coffrane estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Coffrane havis 676 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Coffrane
Blazono de Coffrane
Blazono de Coffrane
Blazono de Coffrane
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 0′ 45″ N 6° 51′ 50″ O / 47.01250 °N, 6.86389 °O / 47.01250; 6.86389 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 45″ N 6° 51′ 50″ O / 47.01250 °N, 6.86389 °O / 47.01250; 6.86389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 676
Areo 6,49 km²
Alteco 803 m super marnivelo
Poŝtkodo 2207
Mapo de Coffrane
Mapo de Coffrane
Mapo de Coffrane
vdr

Geografio redakti

Coffrane situas en la Neŭŝatela Ĵuraso proksimume 6 kilometrojn nordokcidente de la kantona ĉefkomunumo Neŭŝatelo. La komunumo etendiĝas de la kaldrono de la Valo de Ruz rekonebla per intensiva agrikulturo tra mallarĝa strio ĝis al la kresto de la ĵurasa montĉeno Mont Racine, kie troviĝas sur alteco de 1410 m s.m. la plej alta punkto de Coffrane. Malgranda eksklavo situas supre sur la okcidenta deklivo de Mont Racine. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Coffrane kaj Petit Coffrane kaj la setlejo Serroue en la valkaldrono, kaj pluraj izolitaj bienoj sur la deklivo de Mont Racine.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,49 km², de kiuj 26,3% estas kovritaj de arbaro, 63,3% servas por agrikulturo kaj 10,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Coffrane limas en nordo al Boudevilliers, en oriento al Valangin, en sudoriento al Peseux, en sudo al Corcelles-Cormondrèche, en okcidento al Montmollin, kaj en sudokcidento al Les Geneveys-sur-Coffrane. La eksklavo Cne de Coffrane limas en nordoriento kaj oriento al Les Geneveys-sur-Coffrane, en sudo kaj okcidento al Montmollin, kaj en nordokcidento al La Sagne.

Trafiko redakti

Coffrane situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo 2274 de Valangin al Montmollin. Apud Valangin en distanco de proksimume 2 kilometroj oriente de la vilaĝocentro situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A20. 1 kilometron norde de la vilaĝocentro en la vilaĝo Les Geneveys-sur-Coffrane situas la plej prosksima stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. Per buslinio de tiu stacidomo al Cernier la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Coffrane datiĝas el la jaro 1092 kiel Cusfrano.[2] La 28-an de februaro 1296 la Batalo de Coffrane la armeo de la Grafoj de Neŭŝatelo venkis la trupojn de la Senjorujo Valangin, kiuj estis subtenitaj de la princepiskopo de Bazelo, kaj submetis tiel la Senjorujon Valangin al neŭŝatela suvereneco.[3] Dum mezepoko Coffrane apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Coffrane kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti