Les Geneveys-sur-Coffrane

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Les Geneveys-sur-Coffrane (stacidomo).

Les Geneveys-sur-Coffrane estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. LesGeneveys-sur-coffrane havis 1506 loĝantojn la 31-an de decembro 2009.

Les Geneveys-sur-Coffrane
Blazono de Les Geneveys-sur-Coffrane
Blazono de Les Geneveys-sur-Coffrane
Blazono de Les Geneveys-sur-Coffrane
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 1′ 0″ N 6° 51′ 10″ O / 47.01667 °N, 6.85278 °O / 47.01667; 6.85278 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 0″ N 6° 51′ 10″ O / 47.01667 °N, 6.85278 °O / 47.01667; 6.85278 (mapo)
Areo 7,86 km²
Alteco 862 m super marnivelo
Poŝtkodo 2206
Mapo de Les Geneveys-sur-Coffrane
Mapo de Les Geneveys-sur-Coffrane
vdr

Geografio redakti

Les Geneveys-sur-Coffrane situas meze inter Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds en la valo de Ruz, ĉe la orienta piede la monto Mont Racine sur kies kulmino sur alteco de 1439 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7.86 km², de kiuj 40% estas kovritaj de arbaro, 53% servas por agrikulturo kaj 7% setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Les Geneveys-sur-Coffrane limas en nordo al Boudevilliers, en oriento kaj sudo al Coffrane, en sudokcidento al Montmollin, en okcidento al eksklavo de Coffrane, kaj en nordokcidento al La Sagne.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka vojo de la kantona ĉefvojo tra Les Geneveys-sur-Coffrane al Coffrane. La kantona ĉefvojo 1320 kaj la svisa aŭtovojo 20 de Neŭŝatelo tra Vue-des-Alpes al La Chaux-de-Fonds pasas sude de la komunumo. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de La Chaux-de-Fonds al Neŭŝatelo, per kiu la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Les Geneveys-sur-Coffrane datiĝas el la jaro 1342 kiel Geneveis sus Corfranoz. Dum mezepoko Les Geneveys-sur-Coffrane estis parto de la Senjorujo kaj posta Majorujo Valangin. De 1486 ĝis 1827 Les Geneveys-sur-Coffrane formis ĝeneralkomunumon kune kun Coffrane kaj Montmollin. Ek de 1828 ĝi ekzistas kiel aparta politika komunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Les Geneveys-sur-Coffrane kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.[1]

Esperanto-Movado redakti

En oktobro 2012 en Les Geneveys-sur-Coffrane okazis la 5-a Svisa Familia kaj Feria Esperanta Renkontiĝo sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. Tiu kunveno nomita SFERO okazis en fericentro Le Louverain 2 km super la vilaĝo Les Geneveys-sur-Coffrane.

Paralele, samtempe kaj samloke al la 5-a SFERO okazis internacia renkontiĝo de Grundtvig-programo pri Interkultura edukado, defio por multkultura Eŭropo. Tiu Grundvig-programo de Eŭropa Unio similas al programo Komenio aŭ programo Erasmus. La Grundtvig-programo subtenas aktivecojn por personoj laŭ la slogano de Grundtvig: lerni dum la tuta vivo, do koncernas personojn de iu aĝo. Pli ol dudek personoj partoprenis tiun staĝon, el Germanio, Francio kaj Katalunio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti