- La mallongigo NE en Le Pâquier NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Le Pâquier..

Le Pâquier estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Le Pâquier havis 895 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Le Pâquier
Blazono de Le Pâquier
Blazono de Le Pâquier
Blazono de Le Pâquier
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 6′ 0″ N 6° 59′ 15″ O / 47.10000 °N, 6.98750 °O / 47.10000; 6.98750 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 0″ N 6° 59′ 15″ O / 47.10000 °N, 6.98750 °O / 47.10000; 6.98750 (mapo)
Areo 9,58 km²
Alteco 895 m super marnivelo
Poŝtkodo 2058
Mapo de Le Pâquier
Mapo de Le Pâquier
Mapo de Le Pâquier
vdr

Geografio redakti

le Pâquier situas en la Neŭŝatela Ĵuraso en nordoriento de la Valo de Ruz, proksimume 11 kilometrojn nordnordoriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo Le Pâquier konsistas el la vilaĝo Le Paquier kaj la vilaĝetoj Le Côty sur alteco de 892 m s.m. en la valo okcidente de la ĉefvilaĝo, La Joux du Plane sur alteco de 1159 m s.m. kaj Les Bugnenets sur alteco de 1091 m s.m., kiuj ambaŭ situas sur la kresto de la ĵurasa montoĉeno Mont d'Amin. Krome al la komunumo apartenas pluraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,58 km², de kiuj 51,0% estas kovritaj de arbaro, 45,9% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Le Pâquier limas en nordoriento al Saint-Imier (BE), en oriento kaj sudo al Villiers, en okcidento al Dombresson, kaj en nordokcidento al Sonvilier (BE).

Trafiko redakti

La komunumo Le Pâquier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas la vojo n-ro 1256 de Neŭŝatelo trans la montpasejo Col des Pontins al Saint-Imier. La komunumo ne estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Pâquier datiĝas el la jaro 1328 kiel Pasquier. Dum mezepoko Le Pâquier apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Le Pâquier kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti