Cernier estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Cernier havis 2222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Ĝi estas la ĉefloko de la Distrikto Val-de-Ruz.

Cernier
Blazono de Cernier
Blazono de Cernier
Blazono de Cernier
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 3′ 40″ N 6° 54′ 5″ O / 47.06111 °N, 6.90139 °O / 47.06111; 6.90139 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 40″ N 6° 54′ 5″ O / 47.06111 °N, 6.90139 °O / 47.06111; 6.90139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2222
Areo 9,11 km²
Alteco 820 m super marnivelo
Poŝtkodo 2053
Mapo de Cernier
Mapo de Cernier
Mapo de Cernier
vdr

Geografio redakti

Cernier situas en la Neŭŝatela Ĵuraso 8 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo sur alteco de 820 m s.m. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1410 m s.m. sur la kresto de Mont d'Amin. La norda limo de la komunumo sur la kresto de L'Envers des Convers, kiu atingas altecon de ĝis 1231 m s.m., estas samtempe la kantona limo inter Berno kaj Neŭŝatelo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Cernier, la vilaĝeto Montagne de Cernier sur alteco de 1190 m s.m. sur teraso de la suda deklivo de Mont d'Amin, kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,11 km², de kiuj 37,8% estas kovritaj de arbaro, 54,7% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cernier limas en nordo al Renan (BE), en oriento al Chézard-Saint-Martin, en sudoriento al Engollon, en sudo al Fontaines, en okcidento al Fontainemelon, kaj en nordokcidento al la eksklavo Vue-des-Alpes de la komunumo Fontaines.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Cernier pasas la vojo n-ro 2372 de Boudevilliers al Villiers tra la Valo de Ruz kaj ekzistas vojo konekta al Fontainemellon, kie troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo n-ro 20 en distanco de proksimume 2 kilometroj okcidente de la vilaĝocentro de Cernier. Per la buslinioj de Villiers al Neŭŝatelo kaj linio al Les Hauts-Geneveys la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cernier datiĝas el la jaro 1324 kiel Cernies. Dum mezepoko Cernier apartenis al la Senjorujo kaj poste al la Majorujo Valangin. [2] Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Cernier kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti