Distriktoj de kantono Neŭŝatelo
Kantono Neŭŝatelo konsistas el ses distriktoj, kiuj apartenas al kvar geografiaj regionoj. (Stato: 31-an de decembro 2010)
Distrikto | Loĝantoj (decembro 2010) |
Areo en km² |
Ĉefloko | Nombro da komunumoj |
Regiono |
---|---|---|---|---|---|
Boudry | 38886 | 105.58 | Boudry | 15 | Le Littoral |
La Chaux-de-Fonds | 38668 | 92.94 | La Chaux-de-Fonds | 3 | Neŭŝatelaj Montoj |
Le Locle | 14099 | 143.70 | Le Locle | 7 | Neŭŝatelaj Montoj |
Neŭŝatelo (distrikto) | 51'984 | 80.02 | Neŭŝatelo | 9 | Le Littoral |
Val-de-Ruz | 15831 | 128.02 | Cernier | 16 | Valo de Ruz |
Val-de-Travers | 11932 | 166.47 | Môtiers (Val-de-Travers) | 3 | Valo de Travers |
Totale (6) | 172085 | 802.96 | Neŭŝatelo | 53 |
La teritorioj de la lago de Bielo kaj la lago de Neŭŝatelo, kiuj apartenas al kantono Neŭŝatelo estas rekte sub la kantona administracio kaj ne apartenas al iu ajn distrikto. Tiu areo sumas 86 km².
Funkcio de la distriktoj
redaktiLa kantona konstitucio de Neŭŝsatelo tekstas en la 4-a alineo de 1-a paragrafo de la konstitucio simple: "La kantono estas dividita en komunumoj, kiuj siavice estas unuigitaj al distriktoj". La artikolo 87 poste tekstas "La distriktoj estas la subdividoj de la kantono. La leĝo difinas ilian rolon." Unu rolo de la distriktoj estas, ke ili estas elektodistriktoj. Ekzistas tribunalaj distriktoj, kiuj estas la unuinstancaj tribunaloj.[1]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Konstitucio de Kantono Neŭŝatelo Arkivigite je 2011-12-02 per la retarkivo Wayback Machine