Lago de Bielo

Lago de Bielo (germane Bielersee, france Lac de Bienne) estas lago en la okcidento de Svislando. Ĝi estas konektita kun la Lago de Neŭŝatelo per la rivero Thielle (germane Zihl) kaj la Lago de Morato per rivero Broye. Je ĝia norda fino situas la urbo Bielo.

Biel
Bielersee
Lac de Bienne
Bielersee.jpg
Insuloj Sankt-Petro-Insulo
Areo de la baseno 8 305 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 579348 / 214739 (mapo)47.0833333333337.1666666666667429Koordinatoj: 47° 5′ N, 7° 10′ O; CH1903: 579348 / 214739 (mapo)
Map
Biel
Bielersee
Lac de Bienne
Supermara alteco 429 m
Surfaca areo 39,3 km²f5
Maksimuma longo 15 kmf6
Maksimuma larĝo 4,1 kmf7
Akva volumeno 1,12 km³dep1f8
Maksimuma profundo 74 mf10
Restad-tempo (de laga akvo) 58 tagoj
Information icon.svg
vdr

Duoninsulo Sankt-Petro-InsuloRedakti

Ĉe la suda flanko de la lago situas la duoninsulo Sankt-Petro-Insulo, kiu estas konata, ĉar sur ĝi dum pluraj semajnoj restadis la konata verkisto kaj pedagogo Jean-Jacques Rousseau.

 
Mapo de la lago

La 30an de aŭgusto 2013 la postsomera kunveno de Svisa Esperanto-Societo SES okazis sur la insulo.


Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti