Vinifuni estas funikularo super Lago de Bielo en Kantono Berno, Svislando. La linio kondukas de Ligerz (Talstation) je 437 m al Prêles je 820 m sur altebenaĵo Tessenberg, parto de la Ĵurasa montaro. La linio havas longon de 1 198 m kun diferenco de alteco de 383 m kaj maksimuma deklivo de 40%. La unutraka funikularo havas nur unu veturilon ekde 2004, kiam la preterpasejo kaj la dua veturilo estis forigitaj. Du mezaj stacioj estas Ligerz Pilgerweg je 487 m kaj Ligerz Festi je 577 m. La plej malalta stacio estas plej proksima al stacidomo Ligerz kaj albordiĝejo por pasaĝerŝipoj sur Lago de Bielo.

Vinifuni
Funikularo Vinifuni
Funikularo Vinifuni
funikularo • funicular line
Ĝeneralaj informoj
Loko Ligerz/Prêles
  Svislando
Transportsistema speco Funikularo
Komenco de trafiko 8-a de junio 1912
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 1,198 km
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 1
Nombro de stacioj 4
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Posedanto Aare Seeland mobil
Transportisto ASm
Mapo
Mapo de Aare Seeland mobil
Mapo de Aare Seeland mobil
vdr

La linio malfermiĝis en 1910 post kiam la Svisa Federacia Asembleo donis koncesion en 1906.

La funikularo estas posedata kaj funkciigita fare de Aare Seeland mobil AG ekde 2003. La fervoja societo absorbis Ligerz-Tessenberg-Bahn AG (LTB), fonditan en 1910 kaj komence nomitan Chemin de fer funiculaire Gléresse-Montagne de Diesse.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti