Neŭŝatelo (distrikto)


La distrikto Neŭŝatelo estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havis 52669 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Neŭŝatelo.

Distrikto Neŭŝatelo
Blazono de la distrikto Neŭŝatelo
Neŭŝatelo kaj ĉirkaŭo
Mapo de la distrikto Neŭŝatelo
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo
Kantono Neŭŝatelo
Ĉefloko Neŭŝatelo
Koordinatoj  46° 59′ N 6° 55′ O / 46.983 °N, 6.917 °O / 46.983; 6.917 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ N 6° 55′ O / 46.983 °N, 6.917 °O / 46.983; 6.917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 52669 (2010-12-31)
Areo 80,02 km²
Loĝantardenseco 658,2 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2404
vdr

Geografio redakti

La distrikto Neuŝatelo estas laŭ areo la plej malgranda kaj laŭ loĝantaro la plej granda, do evidente la plej dense loĝata distrikto de la kantono. Ĝi situas en oriento de la kantono nordoriente de la Neŭŝatela Ĵuraso. Ĝian sudorientan limon formas la bordo la Lago de Neŭŝatelo, Zihl-Kanalo kaj poste Lago de Bielo.

Komunumoj de la distrikto Neŭŝatelo redakti

La distrikto Neŭŝatelo konsistas (stato en 2010) el 9 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Neŭŝatelo estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Cornaux 1528 4.72 6451
  Cressier 1901 8.55 6452
  Enges 271 9.59 6453
  Hauterive 2550 2.12 6454
  La Tène 4825 5.44 6461
  Le Landeron 4441 10.31 6455
  Lignières 957 12.51 6456
  Neŭŝatelo 33045 18.1 6458
  Saint-Blaise 3142 8.87 6459
Totale 9 52669 80,02 2404

Historio redakti

La historio de la distrikto Neuŝatelo estas forte konektita kun la historio de la urbo Neuŝatelo. La unua historia mencio datiĝas el la jaro 1011 kiel castellum novum kiam la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo donacis kastelon al sia edzino. Ĝis la Neŭŝatela Revolucio de 1848 la Grafejo Neŭŝatelo apartenis al la reĝo de Prusio. Formale Prusio nur en 1857 reziginis pri la suverenco pri Neŭŝatelo, kiam dank al la perado de Napoleono la 3-a povis esti evitita milito inter Svislando kaj Prusio.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti