Malfermi la ĉefan menuon

GeografioRedakti

Cornaux situas 8 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo en la ebenaĵo sudoriente de la Neŭŝatela Ĵuraso inter la Lago de Bielo kaj la Lago de Neŭŝatelo ĉe la okcidenta bordo de la kanalo de la rivero Thielle, kiu estas la limo al Kantono Berno. En nordoriento de la teritorio de Cornaux situas parto de la naftorafinejo de Cressier. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cornaux, la setlejo Le Roc sur alteco de 589 m s.m. en nordokcidento de la komunumo kaj la industria setlejo Bugeon sude de la naftorafinejo. Ĉe la deklivo de la Ĵurasa Montaro etendiĝas vastaj vitejoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,72 km², de kiuj 22,2% estas kovritaj de arbaro, 45,8% servas por agrikulturo kaj 31,1% por setlado kaj industrio. [1]

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Cornaux limas en nordo al Cressier, en oriento al Gals (BE), en sudo al La Tène, kaj en okcidento al Saint-Blaise.

TrafikoRedakti

Tra Cornaux pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Bielo al Neŭŝatelo. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A5, kiu ankaŭ pasas tra la komunuma teritorio. La stacidomo de Cornaux situas ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten tra Bielo kaj Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Cornaux datiĝas el la jaro 1212 kiel Curnaul. En la jaro 1965 en Cornaux estis trovita ponto trans la rivero Thielle el la 1-a jarcento a.K. kun longeco de 90 metroj kaj baziĝante sur 7 pilioj. Sub la ponto estis trovitaj skeletoj de homoj parte kun koservitaj cerboj, kaj glavoj kaj laboriloj el la epoko de la La-Tène-kulturo.[2] Ĝis la abolicio de la servuteco en la jaro 1526 la plej granda parto de la loĝantoj de Cronaux kun la escepto de klelkaj familioj, kiuj posedis la civitanecon de Neŭŝatelo, estis sklavoj. Ĝis 1848 Cornaux apartenis al la kastelvoktejo de Thielle.[3]

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti