Enges

komunumo de Svislando

Enges estas komunumo en la distrikto Neŭŝatelo en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 271 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Enges
Blazono de Enges
Blazono de Enges
Blazono de Enges
Kapelo de Enges
Kapelo de Enges
Kapelo de Enges
komunumo en Svislandovilaĝo
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Neŭŝatelo
Koordinatoj  47° 3′ 30″ N 7° 0′ 45″ O / 47.05833 °N, 7.01250 °O / 47.05833; 7.01250 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 30″ N 7° 0′ 45″ O / 47.05833 °N, 7.01250 °O / 47.05833; 7.01250 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 271
Areo 9,59 km²
Alteco 816 m super marnivelo
Poŝtkodo 2073
Komunumkodo 6453
Mapo de Enges
Mapo de Enges
Mapo de Enges
vdr

Geografio

redakti

Enges situas 9 kilometrojn nordoriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo sur teritoria teraso ĉe la suda deklivo de la Neŭŝatela Ĵuraso. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1270 m s.m. sur la monto Grand Chaumont. La komunumo konsistas el la vilaĝo Enges kaj la setlejoj Brisecou kaj Lordel.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,59 km², de kiuj 51,6% estas kovritaj de arbaro, 45,7% servas por agrikulturo kaj 2,2% por setlado. [1]

Najbarj komunumoj

redakti

La komunumo Enges limas en nordoriento al Lignières, en oriento al Le Landeron, en sudo al Cressier, en sudokcidento al Neŭŝatelo, en okcidento al Val-de-Ruz.

Trafiko

redakti

Enges situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la kantona vojo n-ro 2186 de Saint-Blaise al Nods. Per poŝtaŭtolinio de Saint-Blaise al Lignières la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Enges datiĝas el la jaro 1178 kiel Enge. Estis sur la komunuma teritorio malkovritaj tomboj el la tempo de la Hallstatt-kulturo kaj restaĵoj de la romia vojo Vy d'Etra. De la 14-a jarcento ĝis 1848 Enges apartenis al la kastelvoktejo Le Landeron. Religie Enges apartenis al la paroĥo Cressier kaj konservis kiel Cressier la katolikan kredon. La kapelo estis konstruita en la jaro 1678. En la jaro 1856 ĝi forbruliĝis kaj poste estis rekonstruita. Ekde la jaro 1973 la kapelo estas ekomena. [2]

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti