Develier
Develier estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1347 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Deeilier | |
---|---|
Blazono de Develier | |
Preĝejo de Develier | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Delemonto |
Koordinatoj | 47° 21′ 25″ N 7° 17′ 40″ O / 47.35694 °N, 7.29444 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 25″ N 7° 17′ 40″ O / 47.35694 °N, 7.29444 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1347 |
Areo | 12,42 km² |
Alteco | 477 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2802 |
Komunumkodo | 6712 |
Situa mapo de Develier | |
Geografio redakti
Devilier situas okcidente de la kantonĉefurbo Delemonto, kies suda parto situas en la kaldrono de la Baseno de Delemonto, dum la komunumo en la nordo etendiĝas ĝis la kresto de kateno de la Ĵurasa Montaro.
Najbaraj komunumoj redakti
Develier limas en nordo al Bourrignon, en oriento al Delemonto, en sudoriento al Courtételle, en sudo al Courfaivre, en sudokcidento al Bassecourt, kaj en okcidento al Boécourt.
Trafiko redakti
La komunumo Develier estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Lucelle al Delemonto. La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A16, kiu per 800 metrojn longa tunelo liberigas la vilaĝon de la transirtrafiko.
Vidindaĵoj redakti
En la industrikvartalo de Develier troviĝas endoma aŭtetkonkursejo duetaĝa.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Develier datiĝas el la jaro 1139 kiel Divilier.[1]
Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Develier fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Develier apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Bildoj redakti
-
Endoma aŭtetokonkursejo en Develier
-
Develier