Saulcy

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Saulcy.

Saulcy (prononcu: solsi) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 256 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Saulcy
Blazono de Saulcy
Blazono de Saulcy
Blazono de Saulĉ
Saulcy
Saulcy
Saulcy
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 18′ 10″ N 7° 9′ 15″ O / 47.30278 °N, 7.15417 °O / 47.30278; 7.15417 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 10″ N 7° 9′ 15″ O / 47.30278 °N, 7.15417 °O / 47.30278; 7.15417 (mapo)
Areo 7,89 km²
Alteco 910 m super marnivelo
Poŝtkodo 2873
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Saulcy
Situa mapo de Saulcy
vdr

Geografio redakti

Saulcy situas ĉe la norda flanko de la Liberaj Montoj jam en la distrikto Delemonto sur alteco de 910 m s.m. sur kresto de la Ĵurasa Montaro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,89 km², de kiuj 50% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj nur 3% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Saulcy limas en nordo al Glovelier, en oriento al Undervelier, en sudoriento al Rebévelier (BE), en sudo al Lajoux, kaj en okcidento al Saint-Brais.

Trafiko redakti

Saulcy situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per buslinio de Tramelan al Glovelier.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Saulcy datiĝas el la jaro 1327 kiel Sacis.[1]

Ĝis la jaro 1793 Saulcy estis parto de la komunumo Glovelier kaj dividis ties historion. Tiam ĝi sendependiĝis, kaj fariĝis politika komunumo de la franca departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 de Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi estis de la Viena Kongreso atribuita al la svisa Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Delemonto. Ek de la 1-a de januaro 1979 ĝi estas parto de la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti