Rebeuvelier
Rebeuvelier (la malnova, ne plu uzata germanlingva nomo de la komunumo estas Rippertswiler) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 383 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Rebeuvelier | |
---|---|
Blazono de Rebeuvelier | |
Preĝejo de Rebeuvelier | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Delemonto |
Koordinatoj | 47° 19′ 30″ N 7° 24′ 55″ O / 47.32500 °N, 7.41528 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 30″ N 7° 24′ 55″ O / 47.32500 °N, 7.41528 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 383 |
Areo | 8,42 km² |
Alteco | 664 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2832 |
Komunumkodo | 6720 |
Situa mapo de Rebouvelier | |
Geografio
redaktiRebeuvelier situas norde de la monto Mont Raimeux, kies kulmino kun alteco de 1302 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunuma teritorio kaj formas la limon al Kantono Berno. En nordo la komunumo formas la sudan parton de la Valkaldrono de Delemonto. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,42 km², de kiuj 50% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Rebeuvelier limas al en nordo al Vicques, en oriento al Vermes, en sudoriento al Grandval (BE), en sudokcidento al Roches (BE), en okcidento al Courrendlin, kaj en nordokcidento al Courroux.
Trafiko
redaktiRebeuvelier situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj, kaj atingeblas nur pere de flankvojo de la ĉefvojo inter Moutier kaj Delemonto. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio al Courrendlin.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Rebeuvelier datiĝas el la jaro 1148 kiel Rebonvillier.
Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la Senjorujo Delemonto Rebeuvelier fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Dum tiu periodo parto de la interezprivilegioj apartenis al la Paroĥaro Moutier-Grandval. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Rebeuvelier apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.
Bildaro
redakti-
Preĝejo de Rebeuvelier
-
Poŝtaŭto en la vilaĝocentro de Rebeuvelier
-
Vilaĝa puto
-
Rigardo al la vilaĝo
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Rebeuvelier Arkivigite je 2018-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Rebeuvelier en la Historia Leksikono de Svislando