Châtillon JU

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Châtillon

Châtillon - france, prononco laŭ sistemo IFA [ʃatijˈɔ̃] - estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 431 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Châtillon
Blazono de Châtillon
Blazono de Châtillon
Blazono de Châtillon
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 19′ 45″ N 7° 29′ 35″ O / 47.32917 °N, 7.49306 °O / 47.32917; 7.49306 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 45″ N 7° 29′ 35″ O / 47.32917 °N, 7.49306 °O / 47.32917; 7.49306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 431
Areo 5,33 km²
Alteco 523 m super marnivelo
Poŝtkodo 2843
Komunumkodo 6704
Mapo de Châtillon
Mapo de Châtillon
Situa mapo de Châtillon
vdr

Geografio redakti

Châtillon situas ĉe la suda flanko de la kaldrono de Delemonto ĉe la bordo de la rivereto La Bie. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,33 km², de kiuj pli ol la duono, nome 52% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Châtillon limas en nordo al Rossemaison, en oriento al Courrendlin, en sudoriento al Vellerat, en sudsudoriento al Roches (BE), en sudo al Moutier (BE), en sudsudokcidento al Soulce, kaj en okcidento al Courtételle.

Trafiko redakti

Châtillon situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj tial estas plej parte libera de transirtrafiko. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per aŭtobuslinio al la stacidomo de Delemonto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 4 kilometrojn nordokcidente apud Delemonto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Châtillon datiĝas el la jaro 1148 kiel Chastellun. Laŭ diversaj dokumentoj en la 12-a jarcento la Abatejo Moutier-Grandval estis bienposedanto en Châtillon. Dum mezepoko Châtillon apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu estis sub la regado de la Princabatejo Bazelo. Dum la reformacio Châtillon konservis la katolikan kredon. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno, kaj Châtillon estis atribuita al la berna distrikto Moutier. En la jaro 1975 la loĝantaro de Châtillon voĉdonis por la aliĝo al la fondota Kantono Ĵuraso. Tial la komunumo ek de la 1-a de januaro 1979 apartenas al la distrikto Delemonto de la tiam fondita nova kantono. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti