Ludoviko la 1-a (Savojo)

Ludoviko la 1-a de Savojo (naskiĝis en Ĝenevo je la 21-a de februaro[mankas fonto] 1413 kaj mortis en Liono je la 29-a de januaro 1465) estis duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico de 1440 ĝis 1465. Li nomiĝas en la franca lingvo Louis Ier de Savoie kaj en la itala Ludovico di Savoia.

Ludoviko la 1-a
2-a Duko de Savojo
Regado 1440 ĝis 1465
Antaŭulo Amadeo la 8-a, lia patro
Sekvanto Amadeo la 9-a, lia filo
Savoja blazono, origine de Saksio
Savoja blazono,
origine de Saksio
Ceteraj titoloj princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1413 (1413-02-24)
en Ĝenevo
Morto 29-an de januaro 1465 (1465-01-29) (51-jaraĝa)
en Liono
Tombo Ĝenevo vd
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Felikso la 5-a vd
Patrino Mary of Burgundy vd
Gefratoj Philip of Savoy, Count of Geneva • Marie of Savoy, Duchess of Milan • Margaret of Savoy, Duchess of Anjou • Bonne of Savoy vd
Edz(in)o Anne of Cyprus vd
Infanoj Amadeo la 9-a de Savojo • Louis of Cyprus • Margaret of Savoy, Countess of Saint-Pol • Charlotte of Savoy • Filipo la 2-a de Savojo • Marie of Savoy, Countess of Saint-Pol • Bona of Savoy • Janus of Savoy • Agnès de Savoie • Pierre de Savoie • Jean-Louis de Savoie • Jacques of Savoy, Count of Romont • François de Savoie • Giovanni di Savoia • Maria di Savoia • Giacomo di Savoia • Anna di Savoia • Aimone di Savoia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ludoviko la 1-a de Savojo

Li estis la filo de 19-a grafo kaj 1-a la duko de Savojo Amadeo la 8-a (1383-1451) kaj de lia edzino Maria de Burgonjo (Marie de Bourgogne 1380-1428; ne konfuzu kun alia Maria de Burgonjo).

Idaro redakti

Li edziniĝis je la 1-a de novembro 1433 en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Chambéry (ŝamberi), kun Anno de Luzinjano (Anne de Lusignan 1419-1462), kiu estis la filino de Januso de Luzinjano (Janus de Lusignan 1375-1432) , Reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo, kaj de lia edzino Karlino de Burbono (Charlotte de Bourbon 1388-1422). Naskiĝis al ili :

Regado redakti

Ekde 1434 li regis kiel princo de Piemonto ĉiujn ŝtatojn de sia patro, kiu post sia vidveco forlasis ĉiujn siajn dukajn oficojn por fariĝi religiulo. Amadeo la 8-a de Savojo estis elektita en 1439 kiel Papo, abdikis favore al sia filo kaj fariĝis la antipapo (kontraŭ-papo) Felikso la 5-a.

Ludoviko la 1-a tiam fariĝis Domestro de Savojo en 1440 kun la titoloj de duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto kaj de Moriano. Li suferis pro la komplotoj de la kipraj kunuloj de sia edzino kaj pro la ambicioj de siaj najbaroj francaj kaj milanaj. Li estis devigita rezigni la provincon de Valentinio (Valentinois) interŝanĝe kun tiu de Fosinjio (Fausigny) en 1446, kaj ne sukcesis ekkapti la duklandon de Milano post la morto de la lasta Viskonti-ano.

En 1453 lia edzino ricevis per donaco de Margareto de Charny, la tiel nun nomitan Mortotukon de Torino, kiu resti posedaĵo de la Savoja Dinastio, ĝis kiam ĝi estis donacita al la Papo en 1983.

Li mortis en Liono je la 29-a de januaro 1465 kaj sekve lia filo Amadeo la 9-a de Savojo heredis la Domestrecon de Savojo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Gepatroj
Amadeo 8-a
1401 geedziĝo kun
Maria de Burgonjo
 
Antaŭulo Ludoviko 1-a Posteulo
1-a duko de Savojo 1413 - 1440 - 1465 3-a duko de Savojo
Amadeo 8-a 1433 geedziĝo kun Amadeo 9-a
1383 - 1391 - 1451 Anno de Luzinjano 1435 - 1465 - 1472
 
Gefiloj (19)
Amadeo 9-a Johano
Margareto Filipo 2-a
Karlino Ludoviko