Felikso la 5-a (kontraŭpapo)
Felikso la 5-a (4-a de septembro 1383, Chambéry — 7-a de januaro 1451, Ĝenevo) - origine Amadeo la 8-a de Savojo, „la Pacema“, („il Pacifico“) – estis de 1439 ĝis 1449 la lasta katolika kontraŭpapo.
Amadeo la 8-a de Savojo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Duko de Savojo, kontraŭpapo | |||||
![]() Felikso la 5-a en la Nurenberga Kroniko
| |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de septembro 1383 en Chambéry | ||||
Morto | 7-an de januaro 1451 (67-jaraĝa) en Ĝenevo | ||||
Tombo | Sindone Chapel vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Savoja dinastio vd | ||||
Patro | Amadeo la 7-a, grafo de Savojo vd | ||||
Patrino | Bonne of Berry vd | ||||
Gefratoj | Humbert de Savoie • John IV, Count of Armagnac • Bernard d'Armagnac, Count of Pardiac • Bona di Savoia • Joan of Savoy • Bonne of Armagnac • Mary of Armagnac • Anne of Armagnac • Jeanne of Armagnac • Beatrix of Armagnac vd | ||||
Edz(in)o | Mary of Burgundy vd | ||||
Infanoj | Margaret of Savoy, Duchess of Anjou • Marie of Savoy, Duchess of Milan • Ludoviko la 1-a • Bonne of Savoy • Philip of Savoy, Count of Geneva • Margaret di Savoia • Anthony di Savoia • Anthony di Savoia • Amadeus di Savoia, Prince of Piedmonte vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto • katolika sacerdoto • papo vd | ||||
Laborkampo | papacy • skismo vd | ||||
| |||||
| |||||
1-a Duko de Savojo ![]() | |||||
Amadeo la 8-a | |||||
Dum | 1391–1416 grafo 1416–1440 duko | ||||
Sekvanto | Ludoviko la 1-a, lia filo | ||||
Kontraŭpapo de la katolika eklezio ![]() | |||||
Felikso la 5-a | |||||
Dum | 1439–1449 | ||||
Antaŭulo | papo Eŭgeno la 4-a | ||||
Sekvanto | – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo redakti
Amadeo estis filo de grafo Amadeo la 7-a de Savojo („la ruĝa grafo“) kaj ties edzino Bona, filino de duko Johano de Berry. En 1391 li sekvis sian patron kiel grafo de Savojo.
En 1416 li estis nomumita duko de Savojo far imperiestro Sigismondo kaj de 1418 li ankaŭ estis princo de Piemonto.
En 1434 li transdonis la politikan laboron al sia filo kaj retiriĝis en monaĥejon ĉe la lago de Ĝenevo, kie li fondis la kavaliran Maŭrican ordenon.
En 1439, dum la Koncilio de Bazelo li estis elektita kiel kontraŭpapo (kontraŭ papo Eŭgeno la 4-a) la 5-an de novembro. Li rezidis en Ĝenevo, Laŭzano kaj Bazelo. Li estis agnoskita nur en Aragono, Hungario, Bavario kaj Svisio. Finfine li rezignis (7-a de aprilo 1449) - dolĉigita de pluraj privilegioj. Sed li restis kardinalo ĝis sia morto 1451. Li estas klasigita kiel la lasta kontraŭpapo en historio.