Herschel Grynszpan
Herschel Feibel GRYNSZPAN, kies nomo ankaŭ estas kelkfoje skribita "Grünspan", naskiĝis la 28-an de marto 1921 en Hanovro (Germanio). La daton de lia morto oni ne scias precize, li verŝajne mortis kiel viktimo de la Ŝoaho en la koncentrejo Sachsenhausen. Li estis judo de pola nacieco kiu kreskis en Germanio. Je la 7-a de novembro 1938, en la ambasadejo germana de Parizo, li atence pereigis germanan diplomaton Ernst Eduard vom Rath. Tiu atenco fariĝis preteksto de la nazia reĝimo por la pogromoj en Germanio dum novembro 1938 (inter aliaj dum la Kristala nokto)
Herschel Grynszpan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1921 en Hanovro |
Morto | 30-an de novembro 1943 (22-jaraĝa) |
Lingvoj | pola |
Loĝloko | Hanovro |
Ŝtataneco | Pollando • sen valoro |
Memorigilo ![]() | |

Lia familio Redakti
Herschel Grynszpan naskiĝis en Hanovro dum 1921 kiel sesa el ok infanoj. Lia patro, Sendel Siegmund Grynszpan kaj lia patrino Rifka Silberberg, kiuj ambaŭ venis el la regiono ĉirkaŭ Radomsko en la tiam de la Cara Imperio okupita Pollando, forlasis dum 1911 (unu jaron post ilia geedziĝo) la Caran Imperion por instaliĝi en Hanovro. Post kiam Pollando retrovis sian teritorian suverenecon per la Traktato de Versajlo, ili fariĝis polaj ŝtatanoj.