Poŝtkarto estas peco de kartono en difinita formato, sur kiu oni skribas adreson de ricevanto (desktre) kaj mallongan, kelkvortan ĝis kelkfrazan mesaĝon (maldekstre), gluas poŝtmarkon (supre, dekstre) kaj sendas la tuton sen plia aldonaĵo (do sen koverto) per poŝto al la ricevanto. La dua flanko de la karto povas esti plenigebla per plia skribaĵo de la sendanto, sed kutime konsistas el foto, de turisma vidindaĵo, de teme taŭga bildo (de tie la termino bildokarto, saluto okaze de aparta evento aŭ festo, malserioza karikaturaĵo respektive fotokunmetaĵo) aŭ de bildigita artaĵo).

La kutima formato nuna por poŝtkartoj estas kvarono de letera folio de formato 29,8 oble 21 centimetroj - do 14,8 oble 10,5 centimetroj. Pli malgrandaj poŝtkartoj estas tre raraj, ĉar la spaco por adreso havas poŝte difinitan grandecon, la poŝtmarko bezonas lokon kaj la spaco por kroma mesaĝo iĝas tro malmulta, se la karto tro malgrandas. Pli grandaj formatoj ol la normaj 14,8 oble 10,5 centimetroj tamen ne maloftas: Ofte grandaj poŝtkartoj necesigas pli da afranko ol tiuj de normaj formatoj, sed ili ekzistas ankaŭ en aliaj formoj ol la klasika kvarangulo (en tiu kazo ofte la karta silueto korespondas al la silueto de la fote bildigita objekto sur la karto).

Bildkarto kaj poŝtkartoRedakti

Bildkarto kaj poŝtkarto estas vortoj kaj konceptoj tre similaj kaj proksimaj, sed ne tute identaj. Bildkarto povas esti gratulkarto kun bildo kiu povas esti transdonita mane okaze de celebro kaj tute ne sendita per poŝto. Poŝtkarto povas ne enhavi bildon se la flanko kie ofte aperas bildo estas nur frazo, poemo aŭ alitipa skribaĵo. Plej parto de poŝtkartoj estas bildkartoj, sed ne nepre inverse, ĉefe lastatempe.

BildaroRedakti

La sekva galerio montras kvar ekzemplojn de esperantlingvaj bildo-poŝtkartoj:

HistorioRedakti

La unuan poŝtkarton dum la jaro 1861 patentigis la usonano John P. Carlton. Ĝis tiu tempo mesaĝoj poŝte transdoniĝis en formo, kiu ne ebligis al ĉiu ajn legon de la teksto - plej ofte en koverto, sed foje ankaŭ per ruliĝo kaj sigeliĝo de la paperfolio aŭ en alispeca pakaĵo.

Dum la jaro 1865 la germano Heinrich von Stephan en poŝta konferenco en Karlsruhe proponis permesi sendadon de "poŝtaj folioj" sen poŝtmarko, sed lia propono malakceptiĝis, ĉar la plej multaj konferencanoj opiniis la dissendon de mesaĝoj malferme legeblaj de ĉiu ajn persono malmorala kaj malaprobinda. Tamen jam kvar jarojn poste, dum oktobro 1869 la poŝto de Aŭstrio-Hungario eldonis "porkorespondajn kartojn" kun surpresitaj poŝtmarkoj. Simile al la reguloj por telegramo laŭ la unua propono oni antaŭvidis limigon de la surskribeblaj vortoj ĝis maksimume 20 kaj kompense volis oferti aparte malaltan tarifon (40 procentoj de la tarifo por letero) - tamen finfine oni forprenis la limigon pri vortonombro, permesante liberan skribadon sur la karta dorsflanko, kaj jam dum la unua monato oni vendis rekordan nombron de 1,4 milionoj novaj "porkorespondaj kartoj". En Prusio kaj la cetero de norda Germanio, sed ankaŭ en la sudgermanaj ŝtatoj Bavario, Virtembergo kaj Badeno la "porkorespondaj kartoj" enkondukiĝis la 1-an de julio 1870. Same dum la jaro 1870 "porkorespondaj kartoj" ankaŭ enkondukiĝis en Svislando, Luksemburgio kaj Britio, dum 1871 en Belgio, Nederlando, Danio kaj Finnlando, sekvajare en Svedio, Norvegio kaj la Rusa Imperio, dum 1873 en Usono, Francio, Serbio, Rumanio kaj Hispanio, kaj dum 1874 en Italio. La 1-an de marto 1872 la germanlingva nomo ŝanĝiĝis al Postkarte, do "poŝtkarto". En la internacia poŝta trafiko la poŝtkarto oficialiĝis la 1-an de julio 1875 surbaze de la "poŝta kontrakto de Berno".

 
kolorigita poŝtkarto de 1898 el Germanio.

Fine de la 19-a jarcento furoriĝis bild-poŝtkartoj kun presitaj bildoj de pentritaj kaj poste fotitaj konstruaĵoj kaj pejzaĝoj. Ili haveblis je malalta prezo kaj superfluigis la longan priskribon de la vizitataj aŭ vizitindaj lokoj. Dum la jaro 1899 en la Germana Regno vendiĝis 88 milionoj da poŝtkartoj, dum la jaro 1905 en la sama teritorio dissendiĝis 500 milionoj da poŝtkartoj.

 
La antaŭa flanko de la supre dekstre bildigita karto belarte montras la lokojn por la afranko (poŝtmarko) kaj la adreso.

Ekde tiu jaro en Germanio ekvalidis leĝo ke la dekstra parto de la antaŭa flanko de la karto rezerviĝis por adreso sube kaj poŝtmarko supre, kaj la maldekstra parto ekuzeblis por mesaĝoj: antaŭe la tuta antaŭa flanko estis rezervata nur por adreso kaj poŝtkarto, kaj dorsflanke konkurencis spaco por privataj meŝaĝoj kaj bildoj.

Komence de la 21-a jarcento en Eŭropo dissendiĝas ĉiujare pli-malpli 400 milionoj da poŝtkartoj. Tamen kiel suveniro de turismaj vizitoj koincide kun eksmodiĝo de papera poŝto, poŝtkarto iom post iom estas anstataŭata per magnetoj por fridujoj kaj alitipaj bildoj.

Krome la elektronika ekvivalento, do retpoŝta mesaĝo kun bildo kaj en difinita formato, estas la retpoŝtkarto (angle "e-card"), ofte uzata kiel gratulkarto.

Esperanto PoŝtkruciĝoRedakti

Esperanto Poŝtkruciĝo estas projekto de la 2010-aj jaroj iniciatita de moskvaj esperantistoj. Ĝi konsistas el sendo de po unu poŝtkarto al unu esperantisto monate. La rezulto de la ricevoj estas montrata en retejo de FejsbukovKontakte. La ĉefa celo estas turni sin al iom eksmodiĝinta kutimo por revivigi la rilatojn inter esperantistoj.

Eksteraj ligilojRedakti