Esperanto-poŝtkruciĝo

(Alidirektita el Esperanto Poŝtkruciĝo)

Esperanto-poŝtkruciĝo (mallonge EoPK) estas interŝanĝo de poŝtkartoj, mane surskribitaj en Esperanto, inter esperantistoj el diversaj landoj kaj regionoj. Esperanto-poŝtkruciĝo estas Esperanta versio de la pli konata anglanoma postcrossing.
EoPK estis lanĉata la 25-an de marto 2017 de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. La iniciatinto de tiu ĉi projekto estas Irina Gonĉarova, la teknika prizorganto estas Dima Abramov (ĝis novembro 2019 Jurij Smirnov).

Esperanto-poŝtkruciĝo
retpaĝo https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto
lanĉdato la 25-an de marto 2017
inicianto Moskva Esperanto-Asocio "MASI"
Grupoj en sociaj retoj
VKontakte https://vk.com/bildkarto
Facebook https://www.facebook.com/groups/1421463748076350/
MiaVivo https://www.miavivo.net/grupoj/esperanto-postkrucigo/
Kolekto de poŝtkartoj ricevitaj per Esperanto-poŝtkruciĝo.

La skemo de la agado estas simpla. Esperantistoj (la lingva nivelo ne gravas) venas al la retpaĝaro de EoPK, plenigas aliĝilon kaj tuj ricevas adreson de antaŭe aliĝinta membro, hazarde elektita el la listo de ĉiuj aliĝintoj. La novulo dum monato devas sendi bilde interesan poŝtkarton al la ricevita adreso. Intertempe la adreso de la novulo jam estas en la komuna listo kaj dum monato povas esti kelkfoje aŭtomate sendita al aliaj listanoj. Tial ĉiuj partoprenantoj ricevadas dum unu monato pli da kartoj, ol ili sendis.

La 25-an daton de ĉiu monato la aŭtomata sistemo dissendas al ĉiu listano novan hazardan adreson por sendi bildkarton. Ĉiu sendinto-ricevinto de la bildkarto estas petata raporti pri la sendo kaj ricevo en la koncernaj grupoj de la sociaj retejoj. Jen ĉio. Ekzistas neniuj limigoj por la partopreno, krom unu: la kartoj devas esti surskribitaj en Esperanto.


Historio redakti

Prainterreta tempo redakti

Kiam la mondo ankoraŭ ne havis interreton, la ĉefa ilo de esperantistoj por komunikiĝi internacie estis leteroj kaj bildkartoj, sendataj per poŝto. Por multaj la korespondado estis la sola pruvo pri vera ekzisto de aliaj esperantistoj en la mondo, la sola rimedo por konatiĝi kun alilandaj homoj kaj kulturoj, la sola eblo esprimi sian solidarecon.

La unua ago redakti

 
Rusa poŝtstampo pri la Tutmonda Poŝta Tago[1].

Omaĝe al la grava komunikilo de la Esperanta pasinteco Moskva Esperanto-Asocio MASI en oktobro 2013 organizis la unusemajnan agon “Esperanto-poŝtkruciĝo”. Ĝi estis dediĉita al la Tutmonda Poŝta Tago[1] (la 9-a de oktobro) kaj al la “Internacia semajno de letero-skribado”, proklamitaj de la Universala Poŝta Unio en 1969. La ideo kaj realigo de la ago apartenas al la MASI-aktivulino Julia Samsonova. La eksperimento bonege sukcesis kaj eĉ trafis sur la paĝojn de la revuo “Esperanto” (№ 1274 (11) Novembro-2013).

Nuntempa stato redakti

En 2017 jaro masianoj decidis restartigi la poŝtkruciĝon por esperantistoj de la tuta mondo kaj fari ĝin seninterrompa aktivado. La afero povis realiĝi dank’al apero kaj modela laboro de la teknika prizorganto Jurij Smirnov.

En 2018 EoPK devis ŝanĝi sian retpaĝon (bildkarto.weebly.com), ĉar Weebly blokis sian servilon por kelkaj landoj (ekz. por Rusio, kie loĝas organizantoj de EoPK) sen klarigoj.

Fine de 2018 EoPK havis novan retpaĝaron ĉe wix.com: https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto

Statistiko redakti

 
Mapo de landoj, kiuj partoprenas en EoPK en komenco de 2019

Dum la unua monato de la funkciado (25.03-25.04.2017) al EoPK aliĝis 67 homoj el 17 landoj, en la sociaj retejoj (VKontakte kaj Facebook) aperis 20 raportetoj pri sendo-ricevo de la bildkartoj.

La pliĝustigata statistiko troviĝas en la paĝo 'Nia geografio' de EoPK-paĝaro.

La statistikon por 2018 vidu en la diagramo sube.

 

  • 25 de aprilo 2018: 43 landoj kaj 226 partoprenantoj.
  • 27 de julio 2019: 41 landoj kaj 229 partoprenantoj.
  • 28 de oktobro 2019: 31 landoj kaj 108 korespondantoj.
  • Ĉar foje mankis reagoj, oni postulis reregistradon (25.03.2023) kaj el 303 EoPKanoj restis nur 53 homoj el 22 landoj. Post la jaro la kvanto de la partoprenantoj kreskiĝis ĝis 82 kaj aldoniĝis 3 landoj. La plej multaj partoprenantoj loĝas en Rusio (18), Germanio kaj Francio (po 9), po 1 homo estas el Argentino, Bosnio-Hercegovino, Ekvadoro, Hungario, Kanado, Litovio, Nederlando, Norvegio, Svedio, Slovakio, Tajvano. El aliaj landoj (Aŭstralio, Belgio, Brazilo, Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Rumanio, Svislando, Usono) estas de 2 ĝis 6 korespondantoj.
  • En 2024 la Esperanto-poŝtkruciĝon partoprenas pli ol 80 homoj el ĉirkaŭ 25 landoj, inter ili ankaŭ 10-12-jaraj infanoj[2].

Partopreni redakti

Por partopreni en EoPK:

  • venu al la paĝaro de EoPK.
  • plenigu tre simplan aliĝilon
  • tuj ricevu elektronikpoŝte ies poŝtadreson
  • surskribu bildkarton
  • sendu ĝin el la poŝtejo
  • kaj atendu surprizojn el via poŝtkesto!

Pliaj klarigoj pri ĉiuj detaloj de la procezo troviĝas en la paĝo 'Oftaj demandoj' de la EoPKa retejo. Eblas eĉ partopreni se oni ne scipovas Esperanton[3].

Sociaj retejoj redakti

EoPK havas grupojn en du sociaj retejoj VKontakte kaj Facebook, kie la partoprenantoj raportas, en kiujn landojn ili sendis la poŝtkartojn kaj montras la fotojn de ricevitaj bildkartoj.

Instigiloj redakti

Por subteni intereson de la partoprenantoj, speciale dum la komenca periodo (kiam la aliĝintoj ankoraŭ ne multas kaj pro tio iuj povas dum monato ricevi nenion), la organizantoj trovas kialojn por mem sendi bildkartojn al la homoj, kiuj ion skribas en la sociaj retejoj (Fejsbuko, VKontakte) pri EoPK. En la unua monato tiuj estis 20. En la sekva monato la organizantoj sendas bildkartojn al tiuj homoj kiuj allogis al la projekto siajn Esperanto-konatojn kaj geamikojn.

Vidu ankaŭ redakti

Poŝtkruciĝo (angle: Postcrossing)

Bookcrossing (Librokruciĝo)

Little Free Library (publikaj librodometoj)

Ekstera ligilo redakti

Oficiala retejo de la Esperanta Poŝtkruciĝo

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Noto: Tutmonda Poŝta Tago estas festita dum la datreveno de la fondo de la Universala Poŝta Unio la 9-an de oktobro 1874 en Berno, Svislando. La tago estas festita ekde 1969.
  2. (eo) Irina Gonĉarova, Esperanto-Poŝtkruciĝo – sep jaroj da amikeco, La Ondo de Esperanto, p. 45, n-ro 1, 2024.
  3. (franca) Découverte : Esperanto Poŝtkruciĝo (échanger des cartes postales en espéranto), Espéranto France.