Poŝtkruciĝo (angla: postcrossing) estas internacia projekto por interŝanĝo de poŝtkartoj. La ideo naskiĝis la 13-an de julio 2005 en Portugalio je iniciativo de Paulo Magalhães[1][2]. Poŝtkruciĝo poste elkreskis al projekto kun pli ol 732 000 uzantoj (2018) el 217 diversaj landoj.

Poŝtstampo el Rusio pri la temo poŝtkruciĝo.
Poŝtstampo el Rusio pri la temo poŝtkruciĝo.

En Esperantujo plej aktivas por poŝtkruciĝo la moskva Esperanto-asocio MASI, kiu en 2017 disvastigis la projekton Esperanto-poŝtkruciĝo al ĉiu kontinento[3].

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto-poŝtkruciĝo

Bookcrossing (Librokruciĝo)

Little Free Library (publikaj librodometoj)

Referencoj redakti

  1. Raita PYHÄLÄ, Interŝanĝi bildkartojn, Monato, paĝo 14, julio 2018
  2. (angla) Adrienne Shang, Interview: Paulo Magalhães, Founder of Postcrossing.com Arkivigite je 2020-03-17 per la retarkivo Wayback Machine, Shanghaiist, la 6-an de majo 2018.
  3. Esperanto-poŝtkruciĝo, Esperanto-asocio Masi, Moskvo, Mia Masi, p. 14, n-ro 5/9, majo 2018.

Eksteraj ligiloj redakti