MiaVivo.net

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mia VivoMiaVivo.net estas socia retejo por esperantistoj. La retejo estis oficiale malfermita je 27-a de oktobro 2020. Ĝi estas fondita fare de Johannes Genberg el Svedio.

Mia Vivo
Mia Vivo
Retadreso miavivo.net
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) Esperanto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

En la fino de 2018 estis kreita la socia esperantista retejo Nubo.re. Ĝin multaj kritikis pro manko de sekureco, malrapideco, malnova aspekto, eraroj. Poste problemoj pligrandiĝis. La firmao kiu prizorgas la uzatan programon ne povis aŭ volis solvi la problemojn, kaj la kreinto, Johannes Genberg, mem ankaŭ ne povis tion fari. Fine li decidis serĉi pli bonan programon, kaj trovis la sistemon PeepSo, kiu ruliĝas sub WordPress. Tial en 2020 estis fermita Nubo kaj aperis la nova retejo, Mia Vivo.[1][2]


PriskriboRedakti

Mia Vivo estas simila kun aliaj sociaj retejoj: vi povas afiŝi kaj komenti afiŝojn de aliuloj, alŝuti bildojn kaj fotojn, disdoni informojn kaj filmojn de aliaj retejoj, krei grupojn kaj aliĝi al ili, babili, konektiĝi kaj amikiĝi. Sola uzata lingvo estas Esperanto, nur mallonga priskribo de la retejo estas tradukita en kelkajn lingvojn. Kompare kun Nubo, Mia Vivo estas pli simpla. Laŭ la vortoj de Johannes Genberg: "pli bone esti tre uzebla en malmultaj aferoj ol esti duone uzebla en multaj".[1][2] Oni ne bezonas konton por vidi enhavojn publikajn.

Mia Vivo estas nekomerca projekto kaj ekzistas nur per mondonacoj.[3]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 (2020-11-03) “Nova socia retejo nur por esperantistoj”, Libera Folio (eo). 
  2. 2,0 2,1 Johannes Genberg (2020-10-27). Bonvenon al nova socia retejo por Esperantistoj (esperante). Alirita 2021-01-18.
  3. Pri, priskribo de "Mia Vivo" en ties paĝaro.