Malfermi la ĉefan menuon

Sociaj retoj (laŭ la angla : social media) aŭ sociaj amaskomunikiloj estas retejoj kiu celas konstrui kaj validigi reton de kontaktoj ajnacele. Multaj el ili ankaŭ gastigas aliajn servojn kiel babilejoj, blogoj kaj forumoj. Kelkaj ekzemploj estas Amikumu, Facebook, LiveJournal, MySpace kaj la ekskluzive 'nur esperantista' retejo Nubo.re

Komparo de Esperantistaj sociaj retoj (angle) sur Esperanto Hub.

Listo de sociaj retojRedakti

Jen listo de rimarkindaj sociaj retoj

Nomo Priskribo/Fokuso Uzantoj Eo-versio
Amikumu (aplikaĵo) Lernado de lingvoj i.a. Esperanto pli ol 10000 Jes
Nubo.re Nur esperantistoj, serĉado de membroj laŭ nomo, forumo, simplaj grupoj, profiloj, eventoj, komercaj paĝoj. 440 [1] (aprilo 2019) Jes
VKontakte Originale fokusis al la ruslingva junularo kaj studentaro, sed iĝis ĝenerala socia reto por rus-parolanta mondo. 420 000 000[2] Jes
Unilang Lingvo-lernado 4 500 Jes
esperanto.com Esperantistoj 8289[3] Jes
ipernity Fotado, blogado kaj videoj sur kiuj aktivas multaj esperantistoj. 100 000 Jes
Mastodon Simila al Twitter kaj Tumblr, sed sencentra kun profiloj laŭ intereso, uzebla sur apoj android, iOS kaj aliaj platformoj. Ekzistas eta Esperantista komunumo en Mastodon. Ĝi ne retroveblas per la plurlingva falmenuo sur joinmastodon.org, sed troviĝas en la nur esperanta nodo esperanto.masto.host kaj dise en diversaj nodoj. Kelkaj el ili estas troveblaj uzante la kradvorton #esperanto 1 000 000 Jes
kunligo.kom Esperantistoj ĉ.100 Jes
Facebook Originale fokusis al lernejoj kaj universitatoj, sed iĝis ĝenerala internacia retejo 1 800 000 000[4] Jes
Lernu! Ne estas ĝenerala socia reto, sed destinita kaj multe uzata de komencantoj kaj progresantoj de Esperanto sur Lernu.net 200 000 Jes
identi.ca de StatusNet Blogetado ? Jes
Diaspora Novtipa retejo 660 000[5] Parte
Advogato Libera Softvaro 13 575 Ne
Bebo Lernejoj kaj universitatoj 40 000 000 Ne
Care2 Verdismo 9 961 947 Ne
Cyworld Junaj sud-koreanoj 24 000 000 Ne
Flickr Foto-dividado 32 000 000 Ne
Friendster Ĝenerale 90 000 000 Ne
Google+ Ĝenerale, fermita en 2019. 3 400 000 000[6] ?
Hyves Ĝenerale; koncentriĝo pri studentoj kaj nederlandparolantoj 10 097 000 (fermita en 2013) Ne
Instagram Fotoj, filmetoj 600 000 000[7] Ne
Last.fm Muziko 30 000 000 Ne
LinkedIn Komerco 470 000 000 Ne
LiveJournal Blogado 17 564 977 Ne
MySpace Ĝenerale 130 000 000 Ne
orkut Ĝenerale 100 000 000 (fermita en 2014) Ne
StudiVZ Universitataj studentoj, plejparte germanparolantaj, kunfondita de esperantisto Dennis Bemmann 1 000 000 Ne
Stumbleupon Retumado 8 822 921 Ne
TakingITGlobal Socia agado 116 000 Ne
Tuenti Hispanaj studentoj kaj lernejanoj 4 500 000 Ne
Twitter Blogetado 300 000 000 Ne
Xanga Blogoj kaj urbegaj regionoj 27 000 000 Ne
XING Komerco, ĉefe Germanio kaj Eŭropo 8 000 000 Ne
43 Things Etikedado 627 000 Ne
Zaadz Socia konscio 36 467 Ne

ReferencojRedakti

  1. Ĉefa paĝo Bonvenon al Nubo.re. nubo.re. Alirita 2019-04-05.
  2. Каталог пользователей ВКонтакте (ruse). VK. Alirita 2017-03-18.
  3. Ĉefa paĝo Nia Esperanto-komunumo. esperanto.com. Alirita 2017-03-18.
  4. aktivaj uzantoj en la monato, decembro 2016, laŭ newsroom - Company Info Stats (angle). Facebook. Alirita 2017-03-18.
  5. Welcome to the new social web (angle). The Federation. Alirita 2017-03-18.
  6. Greg Miernicki. Google+ Growth (angle). Alirita 2017-03-18.
  7. About Us (angle). Instagram. Alirita 2017-03-18.