Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nubo (aŭ Nubo.re) estas ŝatokupa kaj nekomerca retejo por esperantistoj. Ĝi estis malfermita je 26-a decembro 2018. La retejo estas (preskaŭ) tute nur en esperanto. Nubo estas bazita de PHP per Open Source Social Network (OSSN). En novembro 2019 Nubo havas pli ol 600 membrojn.[1]

Nubo
Retadreso nubo.re
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) Esperanto
Information icon.svg
vdr

FunkciojRedakti

En Nubo oni povas afiŝi simile al Facebook. Oni povas alŝuti kaj montri bildojn, montri videojn (uzante ekzemple YouTube), alŝuti dosierojn, krei grupojn, legi kaj skribi en forumo, blogi, krei eventojn kaj krei komercajn paĝojn.

PrivatecoRedakti

Nubo ne vendas aŭ uzas la informojn de siaj uzantoj.[2] Anstataŭe, Nubo pluekzistas nur per donacoj.

ReferencojRedakti