Ĉina Soveta Respubliko

eksŝtato (1931–1937) en Ĝjangŝjio

La Ĉina Soveta Respubliko (ĈSR; ĉine 中華蘇維埃共和國 aŭ 中华苏维埃共和国 transkribe Zhōnghuá Sūwéi'āi Gònghéguó), konata ankaŭ kiel Soveta Respubliko Ĉinio aŭ la Ĉina Soveta Respubliko, estas ofte aludita en historiaj fontoj kiel Jiangksi Sovjet (laŭ ties plej granda komponanta teritorio, nome la Soveto Ĝjangŝio-Fuĝjano). Ĝi estis establita en Novembro 1931 fare de la estontaj estroj de la Komunisma Partio de Ĉinio nome Mao Zedong, generalo Ĵu De kaj aliaj, kaj ĝi daŭris ĝis 1937.

Ĉina Soveta Respubliko
7-a de novembro 1931 – 22-a de septembro 1937

historia lando • Respublikoj de Sovetunio
Geografio
Ĉefurbo:
Ruijin
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Disaj teritorioj estis la sovetoj de Nordorienta Ĝjangŝio, de Hunano-Ĝjangŝio, de Hunano-Hubejo-Ĝjangŝio, de Hunano-Okcidenta Hubejo, de Hunano-Hubejo-Siĉuano-Gŭiĝoŭo, de Ŝaanksi-Gansu, de Seĉuano-Ŝensi, de Hubejo-Henano-Anhui, de Honghu kaj de Haifeng-Lufeng.

Mao Zedong estis kaj ŝtatestro de la ĈSR kaj ĉefministro; li estris la ŝtaton kaj ties registaron. La sperto de Mao kiel ĉefo de "malgranda ŝtato ene de ŝtato" havigis al li sperton en movomilito kaj en kamparana organizaĵo; tiu sperto helpis al li plenumi la komunisman reunuigon de Ĉinio dum la fino de la 1940-aj jaroj.[1] La ĈSR estis eventuale detruita de la Nacia Revolucia Armeo de Kuomintang (KMT) en serio de la ĉirkaŭigintaj kampanjoj de 1934.[1] Post la Okazaĵo de Siano de Decembro 1936, la komunistoj kaj Kuomintang formis malfacilan "Unuiĝintan Fronton" por rezisti kontraŭ la japana premo, kio kondukis al fakto ke la komunistoj agnoskis almenaŭ provizore Ĉiang Kai-ŝek kiel estro de Ĉinio kaj la oficiala dissolvo de la Soveta Respubliko en la 22a de Septembro 1937.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Chinese Soviet Republic. Cultural China. cultural-china.com (2007–2010). Arkivita el la originalo je 2012-10-25. Alirita 21a de Septembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-25. Alirita 2016-04-09.

Literaturo redakti

  • Yang Stamp Catalogue of The People's Republic of China (Liberated Area) Nai-Chiang Yang, 1998, 7a eldono

Eksteraj ligiloj redakti