Prahistoria arkeologio

Prahistoria arkeologio estas la scienco pri la epoko de la unuaj ŝtonaj iloj antaŭ ĉirkaŭ 2,5 milionoj da jaroj ĝis la epoko de la unuaj skribaĵoj.

Prahistoria arkeologio estas nura fonto de informoj pri prahistoriaj societoj. Metodoj de prahistoria arkeologio similas al de historia arkeologio ekscepte je interpretado. Historia arkeologio havas helpon de skribaĵoj por interpretado de materia kulturo, sed prahistoria arkeologio ne. Multaj agrafaj societoj kunvivis kun aliaj, kiuj havas skribon kaj lasis noticojn de ili de ekstere. Ekzemple, Grekoj kaj Romianoj verkis pri keltaj kaj germanaj popoloj, kiuj tiam ne havis skribon, portugalanoj verkis pri indiĝenoj en Brazilo, ktp. Tiam, prahistoria arkeologio havas apogon en tiuj fremdaj skriboj. Se tute ne estas dokumentoj, prahistoria arkeologo devas interpreti restaĵojn per kultura analogio. Sekve se oni trovas objekton, kiu similas al hakilo, oni nomas ĝin "hakilo" kaj pensas ke oni uzis ĝin por haki, sed okazas, ekzemple, ke homoj nomas "hakilo" ilon, kiu estis tranĉilo aŭ ornamaĵo, ekzemple.


Vidu ankaŭ redakti