Ary Evangelista Barroso (naskiĝinta la 7-an de novembro 1903 en Ubá, Minas Gerais; mortinta la 9-an de februaro 1964 en Rio-de-Ĵanejro) estis juristo, sportraportisto kaj unu el la plej popularaj brazilaj komponistoj kaj kantistoj de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.

Ary Barroso
Persona informo
Naskonomo Ary Evangelista Barroso
Naskiĝo 7-an de novembro 1903 (1903-11-07)
en Ubá
Morto 9-an de februaro 1964 (1964-02-09) (60-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortokialo cirozo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Federal University of Rio de Janeiro Faculty of Law
Okupo
Okupo kantoverkistoĵurnalistopianisto • filmkomponisto • aktorokomponisto
Verkoj Aquarela do Brasil
TTT
Retejo http://arybarroso.com.br
vdr
Skulptaĵo de Ary Evangelista Barroso en Rio-de-Ĵanejro

Vivo redakti

Barroso studis klasikan pianludon kaj ludis kiel junulo en dancorkestroj en Rio-de-Ĵanejro. Por gajno monon por sia geedziĝo, li komponis la kanton „Dá Nela“ kaj kandidatiĝis je la kantofestivalo dum karnavalo 1930 en Rio-de-Ĵanejro, kiun okazigis la diskeldonejo Casa Edison. La kanto gajnis la unuan premion, kaj sekve Barroso fariĝis regula komponisto por karnavalaj marŝmuzikoj kaj samboj. Li verkis centojn da samboj kaj baladoj, multajn el ili klare destinitaj al kantistino Carmen Miranda.

Liaj komponaĵoj fondis la subĝenron de samba-exaltação, troige patrujama variaĵo de sambo, kiun prosperigis la tiam reganta diktatoreco de Vargas kiel kontrasto al sambo-malandro de la ruĝlumaj distriktoj kaj de neniofarado. En 1939 Barroso komponis sian faman kanton „Aquarela do Brasil“, kiu mondfamiĝis sub la mallonga titolo „Brazil“ kaj travivis sennombrajn voĉkantajn kaj instrumentajn interpretaĵojn. Walt Disney aŭdis la kanton dum vizito je Brazilo en 1941 kaj decidiĝis enigi la titolon en la desegnofilmo Saludos Amigos (1942). Senprokraste ĝi rikoltigis al Barroso en 1944 kandidatigon por Oskaro-Premion. Alia oskarpremia kandidatigo okazis en 1945 por la kanto Rio de Janeiro el la filmo Brazil.

Disney invitis Barroson iri al Holivudo, sed tiu rifuzis la oferton. Tamen li liveris al Disney pluan muzikan materialon, inter aliaj la titolojn „Baía“ (ankaŭ „Bahia“, originale: Na Baixa do Sapateiro) kaj „Os Quindins de Yayá“ por la desegnofilmo The Three Caballeros (1944) (kantita de Aurora Miranda, pli juna fratino de Carmen Miranda). Ankaŭ tiu ĉi titolon multaj interpetos aŭ instrumente aŭ kante (ekzemple Bing Crosby kaj Caterina Valente).

Kiel sportraportisto Barroso famiĝis ne nur pro sia elokventeco, sed ankaŭ, ĉar li komentis la ludojn de lia favorita asocio Clube de Regatas do Flamengo per nekredebla partieco. Tio kulminis en tio, ke li iam dum la ludo forlasis la raportistejon kaj ĉesis komenti, por festi golon de Flamengo kun la taĉmento sur la razeno. Alian fojon li derompis la komentadon dum atako de kontraŭula taĉmento kaj diris anstataŭe: „Mi plej saĝe ne plu spektu“. Ary Barroso kialigis la rifuzon de la oferto de Disney ankaŭ per tio, ke en Holivudo ne ekzistas CR Flamengo.

Barroso mortis karnavalan lundon de 1964 pro cirozo, dum kiam la sambolernejo Império Serrano eniris la sambejon Passarela do samba (longan je 600 metroj[1]) per lia verko „Aquarela do Brasil“.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti