Aquarela do Brasil

Aquarela do Brasil (portugale por akvarelo de Brazilo) estas samba muzikpeco, kiun komponis en 1939 la brazila komponisto Ary Barroso. Mallongaforme la titolo famiĝis tutmonde kiel "Brazil" anglalingve, kiam Walt Disney uzis ĝin en 1942 por sia filmo Saludos Amigos. En 1944 Barroso estis rekomendata por la Premio Oskaro.

Pro ĉi tiu populareco multaj muzikistoj novpublikigis la pecon Aquarela do Brasil dum la sekvaj jardekoj. Ankaŭ kiel filmmuziko la titolo estis reuzata. En 1985 Terry Gilliam uzis la titolon, de kiu li estis inspirita, por sia filmo Brazil.

Eksteraj ligiloj redakti