Hanna Szenes [seneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szenes Hanna, hebree חנה סנש estis hungara-hebrea poeto, brita paraŝutisto, nacia heroo de Israelo. Ŝiaj personaj nomvariantoj estis Anikó kaj Cháná. Ŝia patro estis Béla Szenes.

Hanna Szenes
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1921 (1921-07-17)
en Budapeŝto
Morto 7-an de novembro 1944 (1944-11-07) (23-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Mount Herzl Military Cemetery vd
Lingvoj hungarahebrea vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Béla Szenes vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • SOE agent vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1928– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hanna Szenes [1] naskiĝis la 17-an de julio 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de novembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Hanna Szenes frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en 1939 la familio migris al Palestino pro la kontraŭjudaj leĝoj. Ŝi aliĝis al la juda defenda organizaĵo, poste en 1943 ŝi estis brita paraŝutisto. En 1944 ŝi surteriĝis en Jugoslavio por savi la hungarajn judojn, poste ŝi trairis la hungaran limon. Ŝi estis trovita kaj arestita, en sia naskiĝurbo ŝi estis ekzekutita. Ŝia patrino trovis la lastan poemon de Hanna en ŝia poŝo. En 1950 ŝi estis reentombigita en Jerusalemo.

Memorigiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti