Géza Bárczi

BÁRCZI Géza (naskiĝis la 9-an de januaro 1894 en Hungario en Zombor (nuna Sombor en Serbio) - mortis la 7-an de novembro 1975, Budapeŝto) estis la plej eminenta hungara lingvisto, ŝtata laŭreato, membro de la Hungara Scienca Akademio, emerita universitata profesoro, esperantisto.

Géza Bárczi
Bárczi Géza (1894-1975) Hungarian linguist.jpg
Persona informo
Naskonomo Bárczi Géza József
Naskiĝo 9-an de januaro 1894 (1894-01-09)
en Sombor
Morto 7-an de novembro 1975 (1975-11-07) (81-jara)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Lingvoj Esperantohungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

Li estis la rektoro de la Somera Universitato de la Universala Kongreso en Budapeŝto en 1966 kaj en la lastaj jaroj honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. Li estis membro de la redakta komitato de La Monda Lingvo-Problemo ekde ĝia fondo.

Bárczi jam kiel junulo lernis Esperanton kaj en 1914 publikigis sian tradukon de kelkaj scenoj el La tragedio de l' homo (poste tradukota komplete de Kálmán Kalocsay). Sed lia plej grava agado por Esperanto estis lia ekstermovada pledado por la lingvo el lia influriĉa pozicio de eminenta lingvisto. Lia ĉefa laborkampo estis la hungara lingvo, lia ĉefverko "La biografio de la hungara lingvo".

Li verkis esperantlingve rakontojn, ekz. La venko de Hathor el la antikva Egipto.