István Szerdahelyi

Profesoro SZERDAHELYI István (serdaheji) (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1924 en Negreşti-Oaş, mortis la 21-an de aŭgusto 1987 en Budapeŝto) - hungara lingvosciencisto, esperantologo, vortaristo, juristo kaj pedagogo. En 1965 fondis kaj gvidis Esperantologian Fakkomisionon de Hungaria Esperanto-Asocio, kaj en 1966 fondis Esperanto-fakon ĉe ELTE kies lekcianto estis ĝis sia morto

István Szerdahelyi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1924 (1924-08-20)
en Negrești-Oaș
Morto 21-an de aŭgusto 1987 (1987-08-21) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo István Szerdahelyi
Okupo
Okupo slavisto
esperantologo
lingvisto
esperantisto
vortaristo
interlingvisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Kovrilpaĝo de Bábeltől a világnyelvig, 1977
Kovrilpaĝo de Szerdahelyi: Esperanto 1, 2-a eld. 1966
Kovrilpaĝo de Szerdahelyi: Lingvo Internacia 2 Daŭriga kurso, 2-a volumo. 1968
Mortanonco de István Szerdahelyi

Post studo de juro kaj ŝtatoscienco en Kolozsvár (nun: Cluj-Napoca) kaj Budapeŝto en la jaroj 1942-1950 li akiris diplomon pri juro kaj ŝtatoscienco. Sekvatempe li studis en Budapeŝto rusan lingvon kaj literaturon. En tiu ĉi fako li diplomiĝis en 1953. En la sama jaro li ricevis la titolon de doktoro "juris utriusque rerum politicarum". En 1966 li fondis la Esperanto-fakon de la budapeŝta Universitato Eötvös Loránd, helpe de profesoro Géza Bárczi kaj fariĝis tie profesoro pri interlingvistiko, esperantologio kaj aplikata lingvistiko. Ekde 1985 ĝis sia morto István SZERDAHELYI estis prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Li ankaŭ estis membro de Eŭropa Klubo kaj aktivis en la Akademio Internacia de Sanmarino (AIS).

La "Hungara-Esperanta Meza Vortaro"

redakti

De 1983 Szerdahelyi gvidis ellaboron de Hungara-Esperanto vortaro. La unua versio estis preta en 1987, sed ne povis esti finpretigita pro lia frua morto. Ilona Koutny transprenis la gvidadon de la vortaraj laboroj, kunredaktoroj estis Ottó Haszpra kaj Balázs Wacha, krome ĉirkaŭ 50 aliaj kontribuintoj. En 1996 fine aperis la "Hungara-Esperanta Meza Vortaro" en Budapeŝto. Laŭ ĝia antaŭparolo la vortaro entenas ĉirkaŭ 45.000 vortar-artikolojn (65000 leksikajn unuojn). Ĝia antaŭulo, la malgranda vortaro hungara-esperanta de Alfonz Pechán de 1961 enhavas nur la duonon. La "Meza Vortaro" estas la unua tiukategoria vortaro etnolingvo-Esperanta de eŭropa lingvo. Nur la germana-esperanta de Erich-Dieter Krause de 1983 tiutempe havis similan amplekson kun ĉirkaŭ 40.000 leksikaj unuoj. La "Granda Vortaro Franca-Esperanto" de Le Puil kaj Danvy de 1992 postrestas ĝin laŭ amplekso (ĉ. 32.000 vortaraj artikoloj) kaj el leksikografiaj vidpunktoj, la preskaŭ samtempa Angla-Esperanta de Peter Benson (1995) ankaŭ estas malpli ampleksa kun ĉirkaŭ 28 000 kapvortoj. La grandaj vortaroj de Minnaja (itala-esperanta, 1996), de Diego (hispana-esperanta, 2002) kaj Krause (germana-esperanta, 2007) sekvis nur poste.

Verkoj (elektitaj)

redakti

En la hungara lingvo

redakti
  • Bábeltől a világnyelvig (De Babelo ĝis la mondolingvo), 1978
  • Esperanto 1, Esperanto 2 (lernolibro por hungaroj, destinita precipe por lerneja uzo, eldonkvanto ĉirkaŭ 80000).

En Esperanto

redakti
  • 1975: Metodologio de Esperanto. Budapest 1975, 378 p. (pri lingvoinstruado ĝenerale kaj precipe pri Esperanto)
  • 1976: Vorto kaj Vortelemento en Esperanto, Librofako de Literatura Foiro, Kuopio, 15 p.
  • 1996: Hungara-Esperanta Meza Vortaro (ĉefredaktoro kun Ilona Koutny).
  • 1980: Miscellanea Interlinguistica (redaktoro). Budapest, 1980. 514 p. (La artikoloj estas en Esperanto, angla, itala kaj hungara)
  • 1979: Krestomatio de Esperanta Literaturo (tekstoj, dataro, bibliografio. Vol. I.). Budapest 1979, 466 p.
  • 1981: Krestomatio de Esperanta Literaturo (tekstoj, dataro, bibliografio. Vol. II.). Budapest 1981, 326 p.
  • 1982: Krestomatio de Esperanta Literaturo (tekstoj, dataro, bibliografio. Vol. III.). Budapest 1982, 476 p. (tri universitataj studiloj)
  • Gvidlibro por supera ekzameno (parto)
  • Esperanto 1 internacia (lernolibro destinita por 10-14 jaruloj)

Aperis [minimume] tri volumoj da eseoj de la Esperanto-Fako de la universitato Eötvös Loránd - inspiritaj de Prof. Szerdahelyi:

  • 1976: Esperantologiaj Kajeroj 1. (redaktoro Szerdahelyi). Budapest, 1976, 239 p.
  • 1977: Esperantologiaj Kajeroj 2. Jubilea Jarlibro - okaze de dekjara ekzisto de la Esperanto-Fako. (sub redaktoreco de Zsuzsanna Varga-Haszonits). Budapest, 1977, 273 p.
  • 1977: Esperantologiaj Kajeroj 3. In memoriam Bárczi Géza; parte tradukaĵoj, parte eseoj, en Hungara kaj en Esperanto. (sub redaktoreco de Éva Soós kaj Beata Ehmann). Budapest, 1977, 375 p.

Recenzoj

redakti

Pri 'Miscellanea Interlinguistica

 
 Finfine aperis la longe atendita volumo kun la prelegoj prezentitaj dum la unua Internacia Interlingvistika Kongreso, okazinta inter la 24a kaj 28a de julio 1978 en la Budapeŝta Universitato Eotvos Lorand.

La 513-paĝa volumo, redaktita de Istvan Szerdahelyi, entenas krom la prelegoj ankaŭ aliajn materialojn de nepartoprenintoj. La materialo estas disdividita en 4 sekcioj. En la Enkonduko (p. 7—100) ni trovas la franclingvan malferman paroladon de la dekano de la Filologia Fakultato prof. István Szathmári, iom salutvortan skizon de la katedestro por ĝenerala kaj aplikita lingvistiko pri la rilatoj inter lingvistiko, interlingvistiko kaj esperantologio kaj tre ampleksan studon de István Szerdahelyi pri la "hungara modelo en interlingvistiko" (p. 14—101), kiu detale montras la vere konsiderindan kontribuon de hungaroj al la planlingva problemaro. Tiu studo estas tamen nekompleta, ĉar la kvara periodo, signanta la sciencan esploron en la kadro de la universitato, meritus detalan trakton. Sed ĉar ĝuste tie kuŝas la meritoj de Szerdahelyi, li mem evidente ne volis priskribi sian agadon. La dua sekcio sub la titolo Aplikata Lingvistiko (p. 101—278) entenas kontribuojn de Jonathan Pool (Bazaj ecoj de la lingvopolitiko), Arpád Rátkai (Fruaj socialismaj konceptoj pri la lingva futuro de la homaro), Gyula Ferenczy (La traduko kiel lingvistika problemo) kaj Magda Saturova (Vortelekto en dulingvaj tradukvortoj). Krome, ne tro interlingvistikaj, estas la kontribuoj de M. Nandio, P. Mildonian, A. Csillaghy kaj M. Marzaduri, italaj lingvistoj kiuj traktis lingvajn problemojn de Afganistano kaj de Irano, priskribis trajtojn de la armena, de la fantazia lingvoZaum“ kaj pri turka-altaja minoritato. Carlo Minnaja montris la utiligon de matematiko kaj tekniko por lingvistiko. La kontribuo de Rŭtkai tre bone montras la ligitecon inter sociutopiaj konceptoj kaj la koncepto pri universala (aŭ internacia) lingvo. Pool skizas metodologiajn alireblojn al la studo de lingvopolitikaj fenomenoj kaj konkludas, ke ni transiras dum la nuna jardeko la sojlon al nova epoko, en Ia lingvopolitiko-epoko, kiam sistemeca interveno en lingvajn procezojn estos ne nur ideo "sed ankaŭ fareblaĵo" (p. 106—107). Grava estas ankaŭ la konstato de G. Ferency pri la strikta interligiteco inter tradukscienco kaj interlingvistiko kaj la valoro de tradukado el kaj en planlingvoj(n). Sub la sekcio Interlingvistiko Jaromir Jermar (Etnaj problemoj kaj interlingvistiko) donas riĉajn impulsojn por diskuti pri la kulturkrea forto de Esperanto. Per etnologiaj principoj, aplikitaj al interlingvistikaj temoj li detruis la mitojn "pri planlingvo kiel barbara, senkultura kaj sensocia lingvo, kiel detruanto de la nacia kulturo, ... kiel kreanto de la nova internacia kulturo" (p. 191). Peter Zlatnar (Nacia ŝtato kiel fenomeno de hodiaŭa tergloba socio kaj internacia lingvo) serĉas respondon al la demando "kiuj estas tiuj sociaj kondiĉoj aŭ bezonoj, kiuj elvokos bezonon akcepti Esperanton en la sistemon de komunikado" (p. 193) kaj Arpad Ratkai skizas la "sistemon de transnacia lingvo-uzo" enkondukante la novan terminon "transnacia lingvo" por "tiu nacia lingvo, kiu apud sia primara, ĉefa (etna, nacia) funkcio havas ankaŭ sekundaran, akcesoran funkcion en la internacia komunikado en certa altirkampo, en certa sfero de la socia agado" (p. 199) Hartmut Trauhmüller (Socia bazo kaj komunika efikeco de interlingvoj), Olav Reiersol (Kriterioj por lingvotaksado en interlingvistiko) kaj Marcello Lamberti (Caratteristiche essenziali per una lingua di sucesso) traktas la postulojn kaj kriteriojn, al kiuj efika planlingvo devas sufiĉi. W. A. Verloren van Themaat detale traktas pri "La internacia vortaro kaj ĝia signifo por la dezirinda formo de planlingvo" kaj liveras multajn utilajn komparojn pri la leksikoj de Interlingua kaj Esperanto. Vera Barandovska informas pri la interlingvistikaj konceptoj de Komenio (Komensky) kaj Otto Back donas vere erudician studon pri "planlingva etimologio". Preskaŭ la duonon de la verko ampleksas la kvara sekcio, Esperantologio (p. 279—513). La multrevue konata kaj ĉiam profite legata Bernard Golden klopodas malkovri la influon de aliaj planlingvoj je Zamenhof ĉe la konstruado de Esperanto (Bibliografiaj donitaĵoj pri eblaj planlingvaj fontoj de Esperanto) kaj konkludas, "ke Zamenhof ne ellaboris sian lingvon tute sendepende de aliaj projektoj" (p. 297) Tre detala (p. 300—367) kaj modela estas la studo pri la jidlingvaj kaj hebreaj fontoj de Esperanto de David L. Gold (Toward a study of possible Yiddish and Hebreic Influence on Esperanto). Solidan studon pri la "diakronaj evolutendencoj de morfemaro" de Esperanto prezentas Maŭro La Torre/Renato Corsetti kaj Nino Vesella [tiel] (Pliriĉigo de la morfemaro en la internacia planlingvo). Ili konkludas, ke en la Esperanta vorttrezoro estas observebla forta okcidentiĝo kaj preskaŭa foresto de kontribuoj el neeŭropaj lingvoj. La recenzanto prezentas kelkajn specimenojn el sia disertacio (Blanke, Detlev: Konfronta Lingvistika Komparo de etnolingvo kaj planlingvo: kelkaj problemoj de la vortfarado de la germana kaj de Esperanto). Fabrizio A. Pennacchietti traktas pri "determino per kaj sen artikolo en Esperanto" kaj Balazs Wacha pri "la agaspekto en Esperanto". Pri la "lingvoorientiĝa instruado" laŭ Paderborna modelo (propedeŭtika instruado de Esperanto) informas Hermann Behrmann. Ankaŭ Joanna Berezowska kaj Alicja V. Lewanderska traktas metodikan temon (Eluzo de aktivecaj metodoj en lernado de Esperanto je bazo de lernolibro ĉirkaŭ-dotita kaj didaktikaj ludoj). Felix Garcia Blázquez diskutas kelkajn aspektojn de la teorio pri vortfarado en Esperanto kaj de ties instruado (La instruado de la vortfarado en Esperanto) kaj Albert Lienhardt detruas facilanime la bazajn konceptojn de la vortfarado kaj volas malkompleksigi la kompleksajn fortojn (Pri la kompleksaj vortoj en Esperanto). Antoni Golonka nur duonpaĝe informas pri sia "Vortgenerilo Esperanta" (ni volonte legus ampleksan prezenton) kaj Jerzy Leyk skizas kelkajn "Problemojn de la evoluo de Esperanto". Vere diligentan superrigardon pri Esperanto kiel lingva kaj socia fenomeno prezentas la japano Mika Waseda en sia tezo por bakalaŭreco, kiu distingiĝas per bona apliko de modernaj lingvistikaj metodoj (Esperanto: a living language). Ne estas eble, ĉi-tie pli profunde diskuti la unuopajn kontribuojn. La recenzo nur havas la celon informi pri la elstara antologio, kies kontribuoj kompreneble estas malsamaj ne nur laŭ la enhavo sed ankaŭ laŭ la nivelo. Apud detalaj studoj kun ekzaktaj bibliografiaj referencoj ni ankaŭ trovas supraĵojn diskutkontribuojn. Sendube la volumo, kiu aperis en mil ekzempleroj, apartenos al la grandaj interlingvistikaj antologioj. Kiam en Budapeŝto okazis la konferenco, oni planis aranĝi la duan en la jaro 1980. Tio bedaŭrinde ne okazis. Ĉu la unua internacia interlingvistika konferenco restos la unua kaj lasta?

Estus domaĝe. Se CED vere ekzistus kaj funkcius, ĝi povus iniciati kaj patroni la daŭrigon de la serio. Ĉiu-kaze, la hungaroj (kunlabore kun la universitato de Venecio) prenis la iniciaton, kiel pri tiom multaj aferoj. "Miscellanea Interlingvistica" helpu al ties daŭrigo. 
— Detlev Blanke. Der Esperantist n117 jan. 1983

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti