Peter John BENSON, nask. en 1940, estas usona teknika tradukisto rusa-angla, esperantisto kaj vortaristo.

Peter Benson
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1940 (1940-01-01) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Post teknika edukado li fariĝis tradukisto specialigita sur la teknika terminaro angla kaj rusa de spaco-veturado. Profesie li laboras pri nova teknika vortaro rusa-angla.

Benson lernis Esperanton en la 1960-aj jaroj kaj baldaŭ komenciĝis verki personan glosaron kiel suplementon al la malnovaj anglaj Esperanto-vortaroj haveblaj tiuepoke. Ĝi fariĝis la nukleo de lia Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED) aperigita en 1995 de Esperanto League for North America (ELNA) kun ĉirkaŭ 28 000 kapvortoj.

Eksteraj ligiloj

redakti

Libroj[rompita ligilo] de Peter J. Benson en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine