Teleologio (el la greka telos = celo aŭ finiĝo) estas filozofia doktrino de celismo: supraĵe dirite, estas konvinko ke videblas en naturaj fenomenoj spuroj de celismo kaj ke ekzistas projekto, plano, celo, direktivo, principo en la procezoj kaj evoluoj en la naturo kiuj, do, fariĝas filozofia studo. Ĉiu natura fenomeno okazanta en la universo agadas por la realigo de iu celo.

Tiu koncepto implicite aperas jam en la Biblio, kaj en diversaj religioj kaj mitoj aŭ similaĵoj; en filozofio la unuaj spuroj troviĝas, en Okcidento, ĉe grekaj filozofoj, kiaj Platono kaj Aristotelo, subtenantoj de la absoluta kaŭziteco de ĉio okazanta ekstere de la sfero de la homa volo, kvankam kontraŭitaj de mekanikismaj filozofoj (antaŭsokrataj kaj epikuranaj). Tiuj celismaj teorioj tiom kunlimis kun tiuj bibliaj, ke por kristanismo, kaj ne nur, spekulado fariĝis argumentoj por pruvi, ke se ekzistas celismo devas necese ekzisti ankaŭ celanto, do Dio kiel ekstera ordiganto de la mondo; kaj kune influis iujn fluojn de la modernaj filozofoj kaj scienculoj kiaj Galilejo, Newton, Leibniz, Kant... Sed la koncepto ricevis reduktiĝojn antaŭ la malkovroj kaj prisciencaj teorioj de la moderna scienco, laŭ kiu hazardo, kaj ne kaŭziteco, regnas en la mondo de la naturaj fenomenoj, kaj tio ankaŭ en la biologiaj sferoj kiel subtenis Darwin kaj novdarvinismaj sistemoj, kvankam kontraŭataj de la aliaj prisciencaj skoloj.

Por ne lasi tro nekompleta la bildon, sciendas ke celismo aperis kiel apogforto en la filozofiaj fluoj vitalismaj.

Teleologio kaj sciencoj redakti

Teleologio pritraktas demandojn malsamajn ol tiuj de la scienco. Dum la scienco esploras leĝojn kaj naturajn fenomenojn, teleologio interesiĝas pri la organizanta principo malantaŭ tiuj leĝoj kaj fenomenoj naturaj.

Venas demando (ĉe epistemologoj): Scienculo kiu science konstatas celismon en naturo, ĉu necese li samscience povas konstati ankaŭ la projekto-organizanton? Kutima respondo estas ke tio ne eblas, ĉar scienco ekzerciĝas pri la realo, dum tia projektinto ne estas spertebla. Eventuale tio konstateblas per alia scienco de la sama scienculo: nome per alia mensa bezono de la sama scienculo, pritraktanta la realon per alia vojo nomata filozofio. La scienca celismo el si mem ne enkondukas en akcepton pri supernatura celiganto aŭ kreinto.

Teleologio tra moderna debato redakti

La evoluo de la specioj per la naturselekta ekzisto-lukto, laŭ iuj scienculoj, kontraŭdiras kaj dementas celismon en naturo; laŭ aliaj, male, eĉ tiu porekzista lukto partoprenas en la celita projekto kaj ĝi remetas la scienculo-filozofon vidi en tiutipa evoluo apartan kazon de tiu teleologio.

Al la neantoj de celismo en naturo, ĝiaj asertantoj proponas la konsideron pri la antropika principo. Laŭ tiu koncepto, la probablecoj ke la mondo riveliĝus taŭga al la pluvivo kaj evoluo de vivformoj estas tiom malmultaj ke oni rajtus konkludi ke la apero de la homo estas frukto de iu projekto. Aŭ la fakto ke vivformoj, eĉ inteligentaj kiel homaj estaĵoj, evoluis kaj pluvivis, liverus pruvon pri komenca celo. Bone oni komprenas ke tiu vidpunkto nenimaniere neas la malkovron pri evoluado diversmaniere konceptata, male ĝi tiun akordigas kun deisma vidpunkto. Aparte tiu interpreta vidpunkto povas helpi rekonsideri religiajn formojn, nome tiuj kiuj ankoraŭ ne atribuiĝis al la dieco la taskon de juĝanto kaj savanto: do ankoraŭ foraj, laŭ antropologoj, la koncepto pri peko kaj elaĉeto, sed nur vidis en la diecaj fortoj organizanton de la fenomenoj [1].

Teleologio kaj lasta destino de la universo redakti

Tiupunkte ne eblas forgesi alestiĝi ĉe nia atento la Teorio de la Punkto Omega proponita de fizikisto Frank Tipler kiu celas harmoniigi evoluon, progreson, homan destinon, antropecan principon kaj la dian alestiĝon; kaj la sama Omega Punkto traktita en Le Phénomène Humain, 1955, de Teilhard de Chardin [2]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Verkoj de Giuseppe Sermonti [5]
  • Michele Sarà, L’EVOLUZIONE COSTRUTTIVA, I fattori d’integrazione, cooperazione e organizzazione, UTET 2005.
  • Ugo Sauro e Sivano Quattrin, LA RIVINCITA DELL'INFINITO, Elledici, 1999.