Haŭzo
elektronika dancmuzika ĝenro, kiu originis de Ĉikago komence de la 1980-aj jaroj
Haŭzo (angle house music) estas speco de elektronika dancmuziko, kiu estiĝis en Ĉikago dum la 1980-aj jaroj de diskĵokeoj kaj muzikproduktistoj. Frua haŭzo estas karakterizita de ripetemaj pulsoj kaj 4/4 taktindiko, kaj ritmoj kreita per drumomaŝinoj kaj sintezaj baslinioj. Ĝi montris plurajn karakterizaĵojn de diskoo, kiu antaŭis ĝin, tamen haŭzo estis pli elektronika kaj minimalista.
Haŭzo | ||
---|---|---|
Angle | House music | |
Kulturaj fontoj | 1980-aj jaroj en Ĉikago, Usono | |
Stilaj fontoj | Diskoo Soulo Funko Postdiskoo Elektromuziko Elektropopo Sinteza popularmuziko | |
Jaroj de prosperado | De la okdekaj jaroj tre disvastigita | |
Tipaj instrumentoj | Samplerilo, Drumomaŝino, Sintetizilo, Sekvencilo | |
Subĝenroj | Acida haŭzo • Baleara bato • Malluma haŭzo • Diva haŭzo • Eŭropa haŭzo • Mikra haŭzo • Antaŭenema haŭzo • Elektronika haŭzo • Reva haŭzo • Triba haŭzo • Diskohaŭzo • Voĉa haŭzo • Hardbago | |
Parencaj ĝenroj | Etosa haŭzo • Profunda haŭzo • Funka haŭzo • Elektronika roko • Geta haŭzo • Haŭzpopo • Hiphophaŭzo • Latina haŭzo • Madĉestero • Nova soulo • Teknologia haŭzo • Likva funko | |
Derivaj ĝenroj | Rave • Garaĝo | |
Regionaj scenoj | Ĉikago • Francio • San-Francisko • Italio • Britio • Suda Koreio • Novjorko • Detrojto | |
Rilataj kategorioj | ||