Dancmuziko

Muziko, per kiu oni povas danci

Dancmuziko estas muziko, per kiu oni povas danci resp. kiu estas komponita por certa danco. Kion oni ekzakte rigardas kiel dancmuziko, dependas de sociaj, kulturaj kaj personaj faktoroj.

Al la demando, kion oni nomu dancmuziko, oni respondas malsame depende de tempohistoriaj kaj ne malofte ankaŭ de politikaj evoluoj. Ofte moderna dancmuziko similas al la trancaj ritmoj de "primitivaj" kulturoj. Foje observeblas intermikso kaj etna influado inter originala popolmuziko kaj aktuala dancmuziko, ekz. bhangrao aŭ afrikdevena muziko. Ĉirilate oni ankaŭ diras mondmuziko.

Sub dancmuziko nuntempe plejparte oni komprenas societajn dancojn, kiuj subdividiĝas en salondancoj kaj latinamerikaj dancoj kun la apartenaj muzikstiloj, kaj al kiuj oni ankaŭ kalkulas rokenrolon, bugion kaj diskofokson, folkloraj dancoj, popoldancoj, tradiciaj dancoj, usonaj linidancoj, muzetdancoj ktp. La plejmultajn modernajn muzikstilojn, kiujn oni nuntempe dancas en diskludejoj – kiel grandparto de la rokmuziko, hiphopo kaj elektronika dancmuziko (tekno, haŭzo ktp.) - oni kutime ne nomas dancmuziko malplivastasenca, kvankam ili plenumas la ĉisupran difinon. Krom tio ekzistas ekde la frua 20-a jarcento ĉiam denove enmodaj kaj societfestaj dancoj, kiuj kiel modoaperaĵo dumtempe estas ege popularaj kaj poste plejofte eniras forgeson. En la dudeka jarcento populariĝis kaj nun pli famas la tradiciaj dancoj, kiuj origine venas de la kamparo, kaj profesiaj muzikistoj specialiĝis en komponado de dancoj por balo de tradiciaj dancoj. Ankaŭ ekzistas festivaloj, ekz. en Francujo la "Grand Bal de l'Europe"" en Gennetines.

El la vidpunkto de dancosporto ekzistas kompletigaj kvalitorekoniloj por dancmuziko, ĝuste se tiun ludas vive bando:

  • La muzikon oni ludu klare, kaj la ritmo de la respektiva danco estu klare ekkonebla.
  • La muziko observu fiksan tempoinstrukcion mezuritan en BPM.
  • La takto estu bone perceptebla ankaŭ por mallertaj dancantoj. Oni devas trovi kompromison inter klareco kaj ritma libereco, ĉar iuj lertaj dancantoj preferas muzikon, en kiu la takto ne altrudiĝas, tiel ke la danco estas interpretata pli libere kaj per tio ankaŭ pli malmodeste dum aliaj lertaj dancistoj postulas precizan interpreton kun malpli da improvizaĵoj, kiuj ĝenas la dancadon.

Famaj dancmuzikistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti