Adolf Ónodi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ónodi Adolf estis hungara kuracisto, otorinolaringologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1896).

Adolf Ónodi
Persona informo
Naskonomo Finkelstein Dávid
Naskiĝo 7-an de oktobro 1857 (1857-10-07)
en Miskolc
Morto 15-an de novembro 1919 (1919-11-15) (62-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo
vdr

Adolf Ónodi [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1857 en Miskolc. Li mortis la 15-an de novembro 1919 en Vieno.

Biografio redakti

Adolf Ónodi devenis el juda familio. Li ricevis kuracistan diplomon en universitato en Budapeŝto en 1881, poste tuj li ekinstruis samloke. Post 6 jaroj li atingis la rangon privata profesoro, krome li samtempe kuracadis gorĝajn malsanojn. Li esploris ankaŭ la nazajn malsanojn. Post disfalo de la Hungara Sovetrespubliko li migris al Aŭstrio pro sia politika starpunkto. Li daŭre laboris ĝis sia morto ankaŭ en Vieno.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az együttérző idegrendszer alaktani megjelenésében (1882)
  • Kísérleti adatok a gége hűdéseinek tanához (1890)
  • Das Gehirn und die Nebenhöhlen der Nase (1908)
  • Az orr-, gége- és garatlégcső bántalmai (1919)

Fontoj redakti