Salomon ben Jechiel LURIA (hebree: שלמה לוריא), (naskiĝis en 1510 en Brześc Litewski, mortis la 7-an de novembro 1573 en Lublin) estis aŝkenaza rabeno, konanto kaj komentisto de halaĥo kaj Talmudo, kabalisto.

Vivo redakti

Lia familio devenis de Alzaco. Li estis filo de rabeno kaj talmudisto de Słuck. Unue lernis en Poznań ĉe sia avo, poste en Lublin kaj pliposte en juda lernejo en Ostróg (Rivna provinco) ĉe rabeno Kalman Haberkasten, kies filinon Lipka nuptis.

Salomon Luria komence estis rabeno en Bresto kaj poste superulo de la juda lernejo en Ostróg. Li estis ĉefa rabeno en Volinio. En 1555 iĝis ĉefa rabeno en Lublin, kaj en 1567 pola reĝo Sigismondo la 2-a atribuis al li la titolon rektoro de la tiutempa juda lernejo.

Li estis enterigita en juda tombejo en Lublin.

Honore al li oni nomis en Lublin la plej grandan kaj ĉefan sinagogon de juda komunumo.

Vidu ankaŭ redakti