Diana Amft
Diana Amft (naskiĝis la 7-an de novembro 1975 en Gütersloh, do nun 49-jara) estas germana aktorino.
Diana Amft | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Diana Amft | |||||
Naskiĝo | la 7-an de novembro 1975 , do nun 49-jara en en Gütersloh | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Zerboni Acting School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro verkisto de porinfana literaturo voĉaktoro teatra aktoro filmaktoro muzikisto vd | ||||
Laborkampo | Aktorado kaj muziko vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiDiana Amft pasigis sian infanaĝon en Herzebrock-Clarholz (Nordrejn-Vestfalio) kaj post la lernejaj jaroj unue iĝis jura helpantino. Ŝi prenis lecionojn pri kantado en Bielefeld kaj vane petis pri studloko en la Arta Universitato Folkwang en Essen.
En aĝo de 20 jaroj ŝi akceptiĝis en la aktora lernejo Zerboni en Munkeno. Sekvis teatraj roloj kaj en 1999 unuaj roloj en televidaj filmoj. Ŝi konatiĝis per la rolo de la juna virino Inken en la kinejaj filmo j Mädchen, Mädchen kaj ties daŭrigo Mädchen, Mädchen 2 – Loft oder Liebe. Inter 2008 kaj 2011ŝi havis ĉefroloon en la plurfoje premiigita televida serio Doctor’s Diary.
Ŝi kantis kaj en 2010 verkis infanlibron titolitan Die kleine Spinne Widerlich. Infanaj spektantoj ekatentis pri ŝi ekzemple pro ŝia rolo en la porinfana kineja filmo Die Teufelskicker.
Listo de filmoj
redaktiKino
redakti- 2000: Auszeit
- 2001: Mädchen, Mädchen
- 2002: Ganz kaj gar
- 2002: Knallharte Jungs
- 2004: Mädchen, Mädchen 2 – Loft oder Liebe
- 2010: Die Teufelskicker
Televido
redakti- 1999: Eine Liebe auf Mallorca
- 1999: Unschuldige Biester
- 1999: Zwei Männer am Herd (televida serio)
- 2000: Eine Liebe auf Mallorca 2
- 2000–2007: SOKO 5113 - krimfilma serio, pluraj epizodoj
- 2000: Eine Liebe auf Mallorca 3
- 2002: Das Traumschiff – Chile
- 2004: Vernunft und Gefühl
- 2005: Alarm für Cobra 11 – Die Autobahnpolizei – epizodo Heldentage
- 2005: Die drei Musketiere (ZDF, ORF)
- 2005: Wen die Liebe trifft (ZDF)
- 2008: Maja
- 2007: Der geheimnisvolle Schwiegersohn
- 2007: Die Märchenstunde – epizodo Die Prinzessin auf der Erbse
- 2007: Innere Werte
- 2008–2011: Doctor’s Diary
- 2008: Zwei Zivis zum Knutschen
- 2008: Utta Danella – Das Geheimnis unserer Liebe
- 2008: Im 7. Himmel - Nachricht von Tom
- 2010: Kein Geist für alle Fälle (Sat.1)
- 2010/11: Der Bulle und das Landei
- 2010: Liebe kaj andere Delikatessen (ARD)
- 2011: Plötzlich fett!
Eksteraj ligiloj
redakti- Diana Amft ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- informoj pri Diana Amft en retejo de ŝia artista agentejo (germane) Arkivigite je 2013-05-04 per la retarkivo Wayback Machine