Akva rezervujo Slapy

Akvobaraĵo Slapy situas sude de Prago sur la rivero Vultavo kaj ĝi estas la kvina plej granda akvobaraĵo en Ĉeĥio. Ĝi apartenas al sistemo de ses akvobaraĵoj konstruitaj sur rivero Vultavo por ŝirmi la teritorion antaŭ inundoj, kiel fonto de energio kaj por rekreado. Elektrejo konstruita sur roka bazo ene de la baraĵo havas tri Kaplan-turbinojn, kiuj produktas 3x48 MW en pintohoroj. La digo situas en alteco 217 m super la marnivelo kaj ĝia alto estas 60 m kaj longo 260 m. La valbaraĵa lago serpentumas 42 km en la valo de la rivero Vultavo. Ĝi komencas je la 91-a kilometro ek de la kunfluo kun la rivero Labe (Elbo) kaj finas en Kamýk je la 133-a km. Somerumantoj uzas ekskurse motorŝipojn, kiuj trafikas ekde digo en Slapy kaj daŭrigas la vojon tra akvobaraĵo Kamýk kaj finas ĝin sub la valdigo de Orlík en vilaĝo Solenice.

La akvobaraĵo Slapy.