Malfermi la ĉefan menuon

Henriko la Birdisto

(Alidirektita el Henriko la 1-a, la Birdisto)

Henriko la 1-a, nomata Henriko la Birdisto, Geinrich I der fogeler (naskiĝinta ĉirkaŭ 876; mortinta la 2-an de julio 936 en Memleben) estis la unua reĝo de la Orientfranka imperio de la saksa dinastio Liudolfidoj ("Otto-idoj"). La kromnomon "la Birdisto" aŭ "la Birdkaptisto" li ricevis ĉar, laŭ legendo, li estis ĉasanta birdojn ĝuste kiam lin atingis la sciigo ke li estis elektita reĝo.

Henriko la Birdisto
Reĝo de Orientfranka imperio
BildHeinrich.jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 876
en Saksio
Morto 2-an de julio 936 (0936-07-02)
en Memleben
Mortokialo apopleksio [#]
Tombo Abatinujo Quedlinburg [#]
Religio kristanismo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Liudolfidoj [#]
Patro Otto I [#]
Patrino Hedwiga [#]
Gefratoj Oda of Saxony [#]
Edzino Matilda of Ringelheim • Hatheburg von Merseburg [#]
Idoj Hedwig of Saxony • Oto la 1-a • Gerberga of Saxony • Henriko la 1-a de Bavario • Bruno la 1-a de Kolonjo • Thankmar [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Li estis saĝa politikisto kaj armeestro. Dum lia estrado la Imperio plifortiĝis: estis okupita Lotaringio, germanoj ekis koloniigon de polabaj landoj. Por defendi teritorion de sia imperio kontraŭ nomadaj hungaroj li konstruis multajn burgojn (germane citadelo). Krome, Henriko la 1-a kreis fortan kavalerian armeon, kiu povis venki la hungaran en la batalo de Riado.

Lia filo estis Oto la 1-a, kiu poste iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio.