Ernst Ludwig Schellenberg

germana verkisto

Ernst Ludwig SCHELLENBERG (naskiĝinta la 16-an de junio 1883 en Vajmaro, mortinta la 7-an de novembro 1964 samloke) estis germana verkisto kaj aktoro. Ekde 1939 li anis ĉe la grupo Bamberger Dichterkreis kiu ne malfavoris la nacisocialisman kulturpolitikon.

Ernst Ludwig Schellenberg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1883 (1883-06-06)
en Vajmaro
Morto 7-an de novembro 1964 (1964-11-07) (81-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de la lernejestro Ernst Viktor Schellenberg li gajnis stipendion fare de la grandduko vajmara kio ebligis al li studi germanistikon kaj filozofion en Jena, Lepsiko kaj Munkeno. La studojn li tamen neniam finis. Mallongan tempon li aktorumis en Meiningen kaj Eisenach. Poste li ekloĝis en Vajmaro kaj mallongan tempon en Bad Frankenhausen deĵorante kiel privata scienculo kaj liberprofesia verkisto.

Graveco redakti

Verkis li multajn poemojn, prozaĵojn (i.a. novelojn kaj la romanon Irene), regionhistoriajn kaj kulturajn aĵojn, tradukojn el la dana kaj franca lingvoj, literaturhistoriajn eseojn pri mistikismo rejna-flandra kaj romantikismo.

Tamen liaj verkoj ne vere furoris kaj eĉ en fakleksikonoj lia nomo ne troveblis. Tamen kelkajn poeziaĵojn liajn muzikigis Hugo Kaun, Max Reger, Richard Wetz (li intertempe havis amikajn rilatojn al Schellenberg; Drei Gedichte von Ernst Ludwig Schellenberg por kantisto kun piana akompano, op. 30), Franz Schreker kaj Joseph Haas (suito sinfonia Tag und Nacht por altaj voĉoj kaj orkestro, op. 58).

Pli sukcesis liaj pripatrujaj libroj Thüringen (1923) kaj Besinnliches Weimar (1942, noveldono en 1977) kaj liaj aĵoj pri literaturhistorio kaj arthistorio, ekz. Deutsche Mystik (1921) kaj Das Buch der deutschen Romantik (1924). Ĉi-du lastaj postmilite ĝuis noveldonon. La en liaj verkoj neklaraj metafizikaj terminoj proksimigis ilin al libroj ŝatataj de la nazioj; tamen Schellenberg ne favoris la ortodoksan naziisman ideologion kion klarigis ankaŭ la literaturhistoriisto Heinz Kindermann.

Krome Schellenberg eldonis en 1925 li leterojn de la vajmara pentristo Franz Horny kaj komentoj pri malpli konataj lirikistoj de romantikismo. Post 1945 la sovetianoj malpermesis la en 1936 verkitan libron Der Fremdkörper im Christentum kiel ankaŭ la kolekton Deutsche Weckrufe Paul de Lagardes (1934).[1][2]

Liaj postlasitaĵoj troviĝas nun en la Landa Muzikarkivo en Vajmaro.

Verkaro redakti

  • Die Lyrik des heutigen Frankreich, 1912
  • Novellen aus Italien von Stendhal, 1913
  • Die deutsche Mystik, 1920
  • Irene, Roman, 1922
  • Thüringen, Heimatbuch, 1923
  • Das Buch der deutschen Romantik, 1924
  • Der Maler Franz Horny, 1925
  • Vergessene Romantik, 1941
  • Besinnliches Weimar, 1942

Literaturo redakti

  • Elisabeth Schellenberg: Ernst Ludwig Schellenberg in memoriam. Ĉe: Mitteilungen der E.-T.-A.-Hoffmann-Gesellschaft 13, 1967, p. 46.
  • Der Bamberger Dichterkreis 1936–1943, p. 204–207 (Wulf Segebrecht).
  • Deutsches Literatur-Lexikon de Wilhelm Kosch, volumo 14, kol. 403, Franncke Verlag, Bern 1992.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti