Sigmund Christoph von Waldburg-Zeil-Trauchburg

episkopo de Chiemsee

Sigmund Christoph de WALDBURG-ZEIL-TRAUCHBURG (germane Sigmund Christoph von Waldburg zu Zeil und Trauchburg; naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1754 en Munkeno, mortis la 7-an de novembro 1814 en Salcburgo) estis germana teologo kaj inter 1797 kaj 1808 episkopo de Chiemsee kaj, koncerne la arkidiocezon salcburgan, ĝenerala vikario (1797–1812), koadjutoro (1808–1812) kaj administranto (1812–1814). Dum la okupado fare de la francoj li iĝis en 1809 prezidanto de la registaro de Salcburgio.

Sigmund Christoph von Waldburg-Zeil-Trauchburg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1754 (1754-08-28)
en Munkeno
Morto 7-an de novembro 1814 (1814-11-07) (60-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Franz Anton Waldburg-Zeil vd
Gefratoj Clemens Waldburg-Zeil-Lustenau-Hohenems • Maximilian von Waldburg-Zeil vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Chiemsee
Dum 17971808
Antaŭulo Franz Xaver von Breuner
Sekvanto (neniu; episkopujo nuligita)
Princĉefepiskopa administranto de Salcburgo
Dum 1812–1814
Antaŭulo Hieronymus von Colloredo (princĉefepiskopo )
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
tabulo en la kripto de la salcburga katedralo por Waldburg-Zeil-Trauchburg

Vivo redakti

Estante filo de kortega oficialulo li fariĝis jam en 1786 katedralano en Kolonjo en 1768. Unue li studis private sur Zeil-kastelo en Leutkirch im Allgäu filozofion kaj inter 1770 kaj 1772 jursciencojn en Salcburgo. En 1776 li farigis kapitulo de la katedraloj de Salcburgo kaj Konstanco. Inter 1777 kaj 1778 li studis teologion Salcburge kie li konsekriĝis pastro en la 19.3.1779. En 1781 li fariĝis katedrala dekano.

Kiel la onklo kaj episkopo chiemsee-a Ferdinand Christoph von Waldburg-Zeil li ankaŭ saĝe kaj modeste favoris la ideojn de raciismon.

Post la morto de Franz Xaver von Breuner nomumis lin Hieronymus von Colloredo en la 1.4.1797 posteulo episkopa en Chiemsee. Konsekriĝo lia estis en la 7-a de aprilo fare de Colloredo. Kiel multo da antaŭuloj siaj li samtempe estis salcburga ĝenerala vikario.

Pro limigo de la eklezipolitika potenco kaj fare de Salcburgo kaj fare de Munkeno la nova episkopo koncentriĝis pri animzorgado kaj konatigo de la kateĥismo. Krome li kontrolis la raporto-taskon de la animzorgantoj kaj apogis la flegadon de tradiciaj religikutimoj kaj -moroj.

Post la okupo de Salcburgio fare de la trupoj de Napoleono Bonaparte (1800) kaj la fuĝo de Colloredo Vienon li iĝis prezidanto de la salcburgia guberniujo porparolante por la loĝantaro antaŭ la kruelaj okupantoj. Tiam ekprotestis anoj de komunumoj en la valo de Brixentaler Ache en la tirolaj provincoj de la arkiepiskopujo; pro obstina nevolo de Colloredo reveni Salcburgon li restis sekulara guberniestro ĝis la sekulariĝo en 1803. Paralele Waldburg-Zeil-Trauchburg mem ankaŭ decidis pri ekleziaj aferoj; la konsistoriaj protokoloj tamen ĝis 1808 devis esti subskribataj kaj de Colloredo.

Post neniiĝo de la chiemsee-a episkoplando (oficiala abdiko de Waldburg-Zeil-Trauchburg estis en la 11.8.1808) li deklariĝis en 1806 fare de imperiestro Francisko ĉefepiskopa koadjutoro cum spe successionis (kun la espero de baldaŭa laŭleĝa posteulado).

En 1809 la francoj nonumis lin prezidanto de la ĝenerala landa administrado; en tiu ĉi funkcio li sukcese enkondukis ĉe la anoj de la konsistorio la lojalec-ĵuron antaŭ Napoleono. Pro tio kaj ankaŭ post la bavariiĝo de Salcburgio Waldburg-Zeil-Trauchburg perdis la ĝistiaman konfidon de la salcburgianoj. La munkenaj politikistoj inverse aljuĝis al li meritkrucon.

Post la morto de Colloredo li estis provizora ĉefepiskopo (administranto) en Salcburgo. La jam en 1806 promesita promocio je arkiepiskopeco ne povis realiĝi. Lia kadavro kuŝas en la maŭzoleo de Wolf Dietrich von Raitenau ĉe la tombejo de la Sebastiano-kirko.

Literaturo redakti

  • Hans Spatzenegger: Zeil und Trauchburg, Sigmund Christoph Graf von (1754–1814). Ĉe: Erwin Gatz (eld.): Die Bischöfe der deutschsprachigen Länder 1785/1803 bis 1945. Ein biographisches Lexikon. Duncker & Humblot, Berlin 1983, ISBN 3-428-05447-4, p. 832–833.
  • Christian Greinz: Die fürsterzbischöfliche Kurie und das Stadtdekanat zu Salzburg. Verlag des fürsterzbischöflichen Konsistoriums, Salzburg 1929
  • Sigmund Christoph, Fürstbischof von Chiemsee, gebohrner Graf Reichserbtruchseß von Waldburg zu Zeil und Trauchburg etc. Eine biographische Skizze. Thomann, Landshut 1815 (Digitalisat)

Eksteraj ligiloj redakti