Johann Gottfried Schnabel
germana verkisto
Johann Gottfried SCHNABEL [johan gotfrit ŝnabl] (naskiĝis la 7-an de novembro, 1692 en Sandersdorf apud Bitterfeld, mortis iam inter 1751 kaj 1758) estis germana verkisto.
Johann Gottfried Schnabel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de novembro 1692 en Sandersdorf-Brehna | |
Morto | 1-an de januaro 1750 (57-jaraĝa) | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Gisander vd | |
Okupo | verkisto ĵurnalisto kirurgo vd | |
Laborkampo | Literaturo, ĵurnalismo kaj kirurgio vd | |
Aktiva en | Stolberg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
El lia verkaro plej famas la romano Wunderliche Fata einiger See-Fahrer…, kiu uzas la motivon de ŝiprompiĝo ligite kun socia utopio. Ĝi aperis en kvar volumoj inter la jaroj 1731 kaj 1743, kaj en la jaro 1828 aperis noveldono prilaborita de Ludwig Tieck, sub la titolo Die Insel Felsenburg.
Listo de verkoj
redakti- Wunderliche Fata einiger See-Fahrer… (romano, 4 vol., 1731-1743)
- Der im Irr-Garten der Liebe herum taumelnde Cavalier (romano, 1738)
- Der aus dem Monde gefallene und nachhero zur Sonne des Glücks gestiegene Printz (romano, 1750)