Tacoma (Vaŝingtonio)

Tacoma (elparolu "takoma", pli precize "təkoŭmə"; en Esperanto, ofte Takomo) estas urbo en Vaŝingtonio, situanta ĉirkaŭ 50 km sude de Seatlo, kun kiu ĝi apartenas al la Seatla-Takoma urba aglomeraĵo. Kun loĝantaro kalkulita en la Censo de 2000 kiel 195 629 homoj, Takomo estas la tria urbo de Vaŝingtonio laŭ tiu kriterio. Ĝi estas la administra centro de Kantono Pierce.

Tacoma
urbo de Usono • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 219 346  (2020) [+]
Loĝdenso 1 357 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 15′ N, 122° 27′ U (mapo)47.2525-122.4475Koordinatoj: 47° 15′ N, 122° 27′ U (mapo) [+]
Alto 74 m [+]
Areo 161,675629 km² (1 616 7.5 629 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Tacoma (Vaŝingtonio)
Tacoma (Vaŝingtonio)
DEC
Tacoma
Tacoma
Situo de Tacoma
Tacoma (Usono)
Tacoma (Usono)
DEC
Tacoma
Tacoma
Situo de Tacoma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tacoma, Washington [+]
vdr


La malnova kvartalo ("Old Town") de Takomo, kun Monto Rajnera en la fono
Ponto ("Tacoma Narrows Bridge") en Takomo kolapsas en ŝtormo la 7-an de novembro 1940

Takomo estas grava havenurbo, rivalante Seatlon. En Takomo situas filia tereno de Universitato de Vaŝingtonio kaj pluraj aliaj altlernejoj, inter kiuj notindas la privataj Pacifika Luterana Universitato kaj Universitato de Puĝetio.

Takomo ricevis sian nomon laŭ la proksima (93 km) dormema vulkano Monto Rainier, kies pli frua nomo estis Takoma ( təqʷúʔbəʔ ) en indiĝenaj lingvoj de la regiono. La urbo jure organiziĝis en 1875, post la elekto de la loko en 1873 kiel la onta finpunkto de la transkontinenta fervojo Northern Pacific.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo (anglalingva)